Poluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poluo estas danĝera malpurigo de vivesenca elemento de la naturo, kiel aero, akvo kaj grundo, en tiu kvanto, kiu kapablas modifi la originalan staton de tiu elemento, daŭre aŭ ne.

Specoj de poluo

Estas multaj specoj de poluo, kiu estas dividata laŭ kialo aŭ loko kie ĝi okazas.

Laŭ kialo

La kialoj estas ofte interligitaj kun industria progreso: la elmeto de gasoj, kiuj norme estas malmulte difuzaj en la atmosfero; .

Laŭ loko

Tutmonda poluo

Estas ankaŭ specoj de poluo, kiuj nun havas efikojn tutmonde. Fama ekzemplo estas la pliiĝo de CO2, kiu akcentas la forcejan efikon, tiel ke la temperaturo nun estas entute pliiĝanta.

Akvopoluado

Kiam la industrioj enmetas siajn kemiajn forĵetaĵojn en la akvofluaĵojn la ekosistemoj povas esti damaĝataj, kun damaĝoj ĉe la homoj. Ankaŭ kiam cisternoŝipo sinkigas la nafto, disperdiĝante, mortigas multajn bestojn.

Vidu ankaŭ