Polusa esplorado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Peary kaj lia teamo en la Norda poluso

Polusa esplorado estas esplorvojaĝo al la arktaj kaj antarktaj reĝionoj trans la polusaj cirkloj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, estis defio por multenombraj esploraj vojaĝistoj pro la severaj klimataj kondiĉoj de tiuj reĝionoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Norda poluso[redakti | redakti fonton]

La usonano Robert Peary (18561920) estus la unua homo, kiu atingis la nordan poluson la 6-an de aprilo 1909 per hundosledo, sed pro manko de registrado de lia pozicio dum la lastaj ducent kilometroj, estas dubinde ĉu li precize atingis la poluson. La unuaj, kiuj certe atingis la nordan poluson estas la norvego Roald Amundsen (18721928) kaj la italo Umberto Nobile (18851978) kiuj superflugis ĝin en la aeroŝipo Norge la 12-an de majo 1926. En 1926, la ruso Ivan Dmitrijeviĉ Papanin alteriĝis sur la poluson en aviadilo kaj la brito Wally Herbert atingis ĝin per hundosledo la 6-an de aprilo 1969.

La unua submarŝipo kiu atingis la poluson estis la usona USS Nautilus la 3-an de aŭgusto 1926, pasinte sub la nordpolusa flosglacio.

Suda poluso[redakti | redakti fonton]

Roald Amundsen, unua atinginto de la Suda poluso

La Suda poluso estis atingita de la norvego Roald Amundsen kaj lia teamo la 14-an de decembro 1911, malmulte antaŭ la malfeliĉa grupo de la brita Robert Scott : la anoj de tiu-ĉi ekspedicio ĉiuj mortis dum la reveno.

En 1914, la brita esploristo Ernest Shackleton en la Imperia Transantarkta Ekspedicio, provis trairi Antarkton per ŝipo, sed sia trimastulo Endurance estis frakaspremita de la glacio kaj dronis. Tamen la ŝipanaro sukcesis postvivi kaj reveni per siaj propraj rimedoj.

En 1928 George Hubert Wilkins kaj Carl Ben Eielson aviadile superflugis la kontinenton kaj inter la 24-a de novembro 1957 kaj la 2-a de marto 1958 la ekspedicio Fuchs-Hillary trairas Antarkton per tera vojo.

Polusaj esploristoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de polusesploristoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]