Polusa stacio Amundsen-Scott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polusa stacio Amundsen-Scott
angle: Amundsen-Scott South Pole Station
polusa stacio
Neĝlangoj proksime de la plej negastigemaj lokoj de la planedo
Deveno de nomo: nomita omaĝe al Roald Amundsen
Lando Usono Usono
Kontinento Antarkto
Situo Polusa stacio Amundsen-Scott
 - alteco 2 850 m s. m.
 - koordinatoj 89° 59′ 51″ S 139° 16′ 22″ O / 89.99750 °S, 139.27278 °O / -89.99750; 139.27278 (mapo)
Esploristoj -
 - somere 200
 - vintre 28
Biomo neĝo
Estiĝo 1956
Unua alveno Roald Amundsen
 - dato 1911
Horzono UTC (UTC+12)
Situo enkadre de Antarkto
Situo enkadre de Antarkto
Situo enkadre de Antarkto
Vikimedia Komunejo: Amundsen-Scott South Pole Station
Retpaĝo: Polusa stacio Amundsen-Scott
Elaviadila vido al novaj konstruaĵoj de la stacio (januaro de 2005)
Elaviadila vido al la stacio (1983)

Polusa stacio Amundsen-Scott (angle Amundsen-Scott South Pole Station) estas usona esplorstacio lokigita 100 m de Suda terpoluso en Antarkto.

Ĝi estis nomita omaĝe al Roald Amundsen (kiel la unua li alvenis en la jaro 1911 al la suda poluso) kaj al lia granda rivalo Robert Falcon Scott (tiu alvenis al la suda poluso la 17-a de januaro 1912 kaj survoje reen li pereis).

Konstruado de la stacio

La stacio estis konstruita fare de dek ok membra grupo el usona maristaro en novembro de 1956 kaj ekde tiu tempo ĝi estis seninterrompe loĝata kaj retenata. En la jaro 1975 aliĝis al la stacio Geodeta katedralo - konstruaĵo en formo sfera supraĵo, 16 m alta, 50 m en diametro, kiu fariĝis ĉefa konstruaĵo de la stacio kaj al kiu estis en la jaro 2003 alkonstruitaj novaj konstruaĵoj de la stacio (Elevated station).

Intertempe inter la stacio kaj resto de la mondo estiĝis aviadila kunigo, al kio estis reguligita 3658 m longa alteriĝvojo. La aviadila komuniko al Amundsen-Scott estas certigita tra plua stacio, tra Polusa stacio McMurdo, kiu havas denove regulajn aviadilajn komunikojn kun Nov-Zelando.

Funkciado de la stacio

Somere nombro de loĝantoj de la stacio tipe superas 200, vintre restas proksimume 80-90 homoj. La stacio estas tute memsufiĉa, energion donas tri generatoroj por keroseno.

Esploro

Esploragado de la stacio ensumigas la sekvantajn sciencfakojn:

Galerio

Eksteraj ligiloj