Saltu al enhavo

Transpolusa Fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Poluscirkla fervojo)
Eksgardoturo de tempoj de gulagoj

Transpolusa Fervojo ankaŭ konata kiel Morta Fervojo (ruse мёртвая железная дорога) estas nekompleta fervojlinio en norda Siberio inter Igarka kaj Saleĥard. Ĝi estis konstruita en jaroj 1947–1953 pere de prizonuloj de Gulago. Post morto de Stalin oni decidis ne plu konstrui tiun ĉi linion, sed je kelkaj lokoj restis ĝis hodiaŭ vaporlokomotivoj, vagonoj kaj ankaŭ restaĵoj de malliberejoj[1][2].

La 8-an de decembro 2011 estis subskribita en Prago kontrakto inter ĉeĥa kompanio OHL ŽS kaj Jamala Fervoja Kompanio pri konstruado de tiu ĉi linio[3][4].

Militkapatitoj

[redakti | redakti fonton]

La konstruadon partoprenis ankaŭ militkaptitoj. En speciala subtendaro N 34 (ruse специальный лагпункт № 34) je vilaĝo Nov-Porto loĝis 1 600 malliberuloj, inkluzive 30 germanojn, ĉeestis ankaŭ japanoj, hispanoj, usonanoj. La vivkondiĉoj estis ekstreme malfacilaj[5].

Citaĵo
„ La malliberuloj loĝas en terdomoj kaj dormas sur tabullitoj. Kiel brulaĵo servas boaca sterko. 70% de la malliberuloj estas grave malsanaj je ftizo kaj skorbuto. La morteco estas alta. Dum mia militkaptiteco mortis 10 germanoj. La ĉefa problemo estas malsufiĉo de manĝaĵoj. ”
— Germana militkaptito

Ĉe stacio Labitnangi funkciis militkaptitejo por virinoj[5].

Citaĵo
„ В 1948 г. меня этапировали в Лабытнангскую пересылку. В 1949 г. при нашей колонии была создана спецбригада, которая занималась захоронениями заключенных. Бригада состояла из 12 человек. Мы обслуживали все колонии, начиная с Харпа и заканчивая Лабытнангами. Скажу сразу, работы было много. В день в разных местах мы хоронили по десять трупов. Советская власть старалась оберегать от душевных потрясений своих граждан. Ни в коем случае, мы не должны были кому-то рассказывать, подписывали даже бумагу о неразглашении тайны. Приходилось хоронить много: были немцы, англичане, японцы, голландцы, американцы, и даже итальянцы. Помню, есть даже целое кладбище немецких военнопленных. Их здесь было много. Были и офицеры вермахта. В среднем где-то таких около тысячи. После ликвидации нашей колонии в 1953 г., весь состав бригады отправили за Салехард. ” „ En 1948 oni transportis min al la transita prizono en Labitnangi. En 1949 ĉe nia punkolonio estis establita speciala brigado, kiu okupiĝis pri sepultado de malliberuloj. La brigado konsistis el 12 homoj. Ni priservis ĉiujn punkoloniojn, de Ĥarpo ĝis Labitnangi. Mi diru tuj ke la laboro abundis. Ĉiutage en diversaj lokoj ni estis sepultantaj po dek kadavrojn. La sovetia potenco klopodis protekti de animskuoj siajn civitanojn. Neniukaze ni rajtis rakonti al iu, ni eĉ subskribis dokumenton pri konfidenco. Ni devis sepulti multe: estis germanoj, angloj, japanoj, nederlandanoj, usonanoj kaj eĉ italoj. Mi memoras ke ekzistas eĉ aparta tombejo por germanaj militkaptitoj. Ili multis ĉi tie. Estis ankaŭ oficiroj de Wehrmacht. Averaĝe estis proksimume mil da ili. Post malfondo de nia punkolonio en 1953, la tuta brigado estis sendita norde de Saleĥardo. ”
— Vasilij Kromov[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]