Saltu al enhavo

Polytelis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandiozaj papagoj
Paro de Flavfronta papago,Polytelis anthopeplus
Paro de Flavfronta papago,
Polytelis anthopeplus
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae, Papagedoj
Subfamilio: Psittaculinae, Psitakulenoj
Tribo: Polytelini
Genro: Polytelis
Wagler, 1832
Subspecioj

Polytelis alexandrae
Polytelis anthopeplus
Polytelis swainsonii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Grandiozaj papagoj (Polytelis (laŭvorte tradukebla al 'grandioza')) estas genro de tri specioj de longvostaj papagoj el familio Psitakuledoj. Ili estas indiĝenaj de Aŭstralio. Tradicie, ili estis inkluditaj en la Aŭstralia grupo de Larĝvostaj papagoj (tribo Platycercini),[1], sed molekulaj studoj metis la genron ene de la tribo Polytelini.

Molekula studo de 2017 lokigis la Flavfrontan papagon kiel fruan branĉon de la genro Asprosmictus kaj ne tiel proksime parencan al la aliaj du specioj.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro havas la jenajn tri speciojn:.[3]

  • Flavgorĝa papago, Polytelis swainsonii (Desmarest, 1826) Novsudkimrio kaj Viktorio. LC
  • Flavfronta papago, Polytelis anthopeplus (Lear, 1831) suda Aŭstralio. LC
    • Polytelis anthopeplus anthopeplus (Lear) 1831
    • Polytelis anthopeplus monarchoides Schodde 1993
  • Aleksandra papago, Polytelis alexandrae, Gould, 1863, Aŭstralio. NT

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Forshaw, Joseph M.. [1973, 1978] (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.
  2. (2018) “Resolving a phylogenetic hypothesis for parrots: Implications from systematics to conservation”, Emu - Austral Ornithology 118 (1), p. 7–21. doi:10.1080/01584197.2017.1387030. Bibkodo:2018EmuAO.118....7P. 52995298.
  3. Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.020). www.zoonomen.net (2009-03-05). Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2009-03-19 .