Pompono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca maristo kun ruĝa lana pompono sur sia ĉapo, 2008
Balmoral bereto kun ruĝa pompono.

Pompono estas lana globeto ĉe uniformaj ĉapoj de multaj mararmeoj kaj armeoj de la 19-a kaj la frua 20-a jarcento.

Fabrikado[redakti | redakti fonton]

Por fari pomponon necesas disponi du diskojn el dika papero kaj eltranĉi el la centro rondan truon. Longa fadeno el lano estas tiam volvita ĉirkaŭ la duobla kartona ringo. Fine oni distranĉu la fadenojn laŭ la ekstera rando de la ringoj, metu fadenon inter la du ringoj, knodu ĝin firme kaj disŝiru la kartonajn ringojn. Foje necesas fortranĉi kelkajn tro longajn lanerojn.

Sportilo[redakti | redakti fonton]

Aplaŭdigistino de la New England Patriots kun pomponoj

Post la dua mondmilito la nun konata ilo de aplaŭdigistinoj estis nomata pom-pono. Tiam ĝi estis farita el ŝtofo, poste ankaŭ el papero. Ekde 1965 kreiĝis vinilaj pomponoj, kiuj rapide disvastiĝis. Nuntempe ili ekzistas ĉiaj laŭ farboj aŭ formoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Laurent Mirouze: Infanteristen des Ersten Weltkriegs Verlag Karl-Heinz Dissberger, Düsseldorf 1990 ISBN 3-924753-28-8
  • Friedrich Köhler: Taschenwörterbuch der französischen und deutschen Sprache Verlag von Philipp Reclam jun. Leipzig 1927

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]