Pont d'Arc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Pont d'Arc

La Pont d'Arc (france pont = ponto, arc = arko) estas granda natura ponto, kiu situas en la departemento Ardèche en la sudo de Francio, apud la komunumo Vallon-Pont-d'Arc.

La ponto havas longon de 60 m kaj alton de 45 m kaj estis formita de la rivero Ardèche.

Koordinatoj: 44° 22′ 55″ N 4° 25′ 00″ O / 44.38194 °N, 4.41667 °O / 44.38194; 4.41667 (mapo)