Pontchartrain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pontchartrain
lagoestuaro [+]

Koordinatoj30° 11′ 20″ N, 90° 6′ 5″ U (mapo)30.188888888889-90.101388888889Koordinatoj: 30° 11′ 20″ N, 90° 6′ 5″ U (mapo)
Areo1 839 km² (183 900 ha) [+]

Pontchartrain (Tero)
Pontchartrain (Tero)

Map
Pontchartrain
Vikimedia Komunejo:  Lake Pontchartrain [+]
vdr

Lago Pontchartrain [pAnĉetrejn] aŭ [PONĉartrejn] (esperante: Ponĉartrano) estas saleta lago aŭ laguno en la sud-oriento de Luiziano (Usono) proksime al la riverdelto de la Rivero Misisipo. Ĝi havas areon de 1839 km² kaj okcident‐orientan longon de 64 km (nord-sude 38,6 km). Tiel ĝi estas la dua plej granda salakva lago de Usono (post la Granda Sallago).

Ĝi estis nomita laŭ grafo de Pontchartrain, ministro de Ludoviko la 14-a. Ĝia meza profundo estas ĉirkaŭ 4 metroj. Ĉar ĝi estas konektita al la oceano, ĝi estas ne nur saleta, sed eĉ spertas iomete da tajdo.

Ĉirkaŭ la lago situas jenaj urboj:

  • Nov-Orleano (sude)
  • Laplace (sud-okcidente)
  • Madisonville (norde)
  • Mandeville (norde)
  • Lacombe(norde)
  • Slidell (nord-oriente)

Ĉar Nov-Orleano situas sub la nivelo de la lago, ĝi estas protektata per digoj (6 metrojn altaj). Uragano Katrina en 2005 rompis tiujn digojn plurloke. Nur post semajno armeaj pioniroj sukcesis ŝtopi la breĉojn.

Ponto (duobla) trans la lagon ligas Nov-Orleanon al Mandeville kaj Covington. Ĝi longas ĉirkaŭ 40 km, havas 9.000 pilierojn kaj eble estas la plej longa ponto de la mondo.

Pluraj riveroj enfluigas nesalan akvon; sala akvo venas tra la kanaloj Chef Menteur kaj Rigolets, kiuj ligas la lagon al la oriente situanta lago Borgne, kiu vere estas laguno de la Golfo de Meksiko. Pro tio la saleco de la akvo tre varias laŭ la loko: Ĉe la menciitaj kanaloj ĝi atingas la duonan salecon de mara akvo, sed en la nordo ĝi estas preskaŭ ne rimarkebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]