Morales del Vino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pontejos del Vino)
Morales del Vino
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49190
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 079  (2023) [+]
Loĝdenso 130 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 5° 44′ U (mapo)41.4463897-5.7319384Koordinatoj: 41° 27′ N, 5° 44′ U (mapo) [+]
Alto 697 m [+]
Areo 23,68 km² (2 368 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Morales del Vino (Provinco Zamoro)
Morales del Vino (Provinco Zamoro)
DEC
Morales del Vino
Morales del Vino
Situo de Morales del Vino
Morales del Vino (Hispanio)
Morales del Vino (Hispanio)
DEC
Morales del Vino
Morales del Vino
Situo de Morales del Vino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Morales del Vino [+]
vdr

Morales del Vino [moRAles delBIno] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Morales del Vino estas tradukebla etimologie al Morusarboj de la Vino.

Preĝejo.
Panoramo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la ĉefa loĝloko plus vilaĝo Pontejos del Vino je 2 km, okupas totalan areon de 23,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 030 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo, kaj tial iĝis la kvara loĝloko en la provinco. Ĝi distas nur 8 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Zamora, Arcenillas, Entrala, Casaseca de las Chanas, El Perdigón, Casaseca de Campeán, Cazurra kaj Peleas de Abajo.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj, el kiuj unu videblas en la blazono) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (preĝejo, popola arkitekturo, vikeloj, ermitejo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]