Ponto Akaŝi-Kaikjō

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Akaŝi-Kaikjō
明石海峡大橋
japane 明石海峡大橋, Akaŝi-kaikjō ōhaŝi
pendoponto • ŝtala ponto • vojponto
Estiĝo 18-a de septembro 1996
Malfermo 5-a de aprilo 1998
Adreso
Lando Japanio vd
Situo inter la insulo Aŭaĝi kaj Kobeo
Situo
Geografia situo 34° 36′ 59″ N, 135° 1′ 13″ O (mapo)34.616388888889135.02027777778Koordinatoj: 34° 36′ 59″ N, 135° 1′ 13″ O (mapo)
Ponto Akaŝi-Kaikjō (Japanio)
Ponto Akaŝi-Kaikjō (Japanio)
DEC
Ponto Akaŝi-Kaikjō
Ponto Akaŝi-Kaikjō
Lokigo de Japanio en mondo
Situo de Ponto Akaŝi-Kaikjō
Map
Ponto Akaŝi-Kaikjō
Parto de Honshū-Shikoku Bridge Project • 100 bridges in Japan vd
Retejo https://www.jb-honshi.co.jp/
vdr
ponto Akaŝi-Kaikjō
elaera bildo de la ponto
elaera bildo de la ponto
oficiala nomo japane 明石海峡大橋 Akaŝi-kaikjō ōhaŝi
situo inter la insulo Aŭaĝi kaj Kobeo
trafiko strata trafiko (6 paralelaj vojoj)
konstruo pendoponto
suma longo 3911 m
interkolona distanco 1991 m
ŝipa travetura alto 65.72 m
malfermo 5-a de aprilo 1998

La ponto Akaŝi-Kaikjō (japane 明石 (あかし) (かい) (きょう)大橋 (おうはし), Akashi-kaikyō ōhashi, en Esperanto "granda ponto de la Akashi-markolo"), nomata laŭ la markolo de Akaŝi, estas aŭtoŝosea ponto en Japanio, kiu interligas la urbon Kubeo sur la insulo Honŝuo kaj Matsuho sur la insulo Aŭaĝi. Ĝi havas interkolonan distancon de 1990,8 m kaj tiurilate estas momente la plej granda pendoponto de la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruado komenciĝis dum aprilo 1986. Origine la distanco inter la du kolonoj, kiuj poe altas 298,3 metrojn, estis planata ekzakte 1990 metroj. La fortega tertremo de la urbo Kobeo dum la 17-a de januaro 1995, kies epicentro foris nur 10 kilometrojn de la du altaj kolonoturoj, disŝovis ilin je preskaŭ metro. Ĉar la ponto dum tiu momento ankoraŭ ne estis finkonstruita, ne estis problemo adaptiĝi al la nova kolona interdistanco.

La oficiala malfermo kaj ekuzo por publika trafiko okazis la 5-an de aprilo 1998. Entute la konstruado kostis sumon korespondan al 7,5 milionoj da usonaj dolaroj.

Teknikaj datumoj[redakti | redakti fonton]

La kompleta longeco inter la eksteraj fiksopunktoj de la kabloj estas 3.911 m, la larĝeco de la ponto inter la kabloj 35,5 m. Ĉiu el la du kabloj havas diametron de 112,2 cm kaj konsistas el po 36.830 dratoj kun diametro de po 5,23 mm: Kableto konsistas el 290 dratoj kaj la tuta kablo konsistas el 74.000 kabletoj.)

La kompleta pezo de la ponto, sen turoj, strata asfalto kaj pluraj konstruaĵoj, estas 147.000 tunoj. En ambaŭ, po 23.000 tunojn pezaj kolonoturoj de la monto specialaj masostabiligiloj enkonstruatas, por kontraŭagi vibradon dum tertremoj kaj tajfunoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]