Ponto Don Luis la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Ponto Don Luis la 1-a
deck arch bridge • road–rail bridge • truss arch bridge • iron bridge • kultura heredoindustria heredaĵo • multi-level bridge [+]
Koordinatoj41° 8′ 23″ N, 8° 36′ 34″ U (mapo)41.139722-8.609444Koordinatoj: 41° 8′ 23″ N, 8° 36′ 34″ U (mapo)

Ponto Don Luis la 1-a (Porto)
Ponto Don Luis la 1-a (Porto)
DEC
Ponto Don Luis la 1-a
Ponto Don Luis la 1-a
Map
Ponto Don Luis la 1-a
Vikimedia Komunejo:  Dom Luis I bridge [+]
vdr
La ponto.
La ponto, nokte lumigata.

La Ponto Don Luis la 1-a estas ponto de la urbo Porto, Portugalio, inaŭgurita en 1886. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej simbolaj aspektoj de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam en en 2001 Oporto ricevis la titolon de kultura ĉefurbo de Eŭropo, kune kun Roterdamo, la slogano uzata por la promociado de tiu evento estis Pontes para o futuro (Pontoj por la estonteco). Porto estas konsiderata kiel la dua ĉefurbo de Portugalio. En la urbo troviĝas konsiderinda nombro da pontoj, kiuj kunigas la urbon dividitan pro la rivero Doŭro.

La plej konata kaj fama el ĉiuj ĝiaj pontoj estas la ponto Don Luis la 1-a (Ponte Dom Luís I, portugale). Ĝia konstruado baziĝas sur projekto de la belga inĝeniero Théophile Seyrig, disĉiplo de la fama Gustave Eiffel, kio klarigas ĝian similecon kun la metala strukturo de la Turo Eiffel. La ĉefa trajto de tiu ponto estas ĝia granda fera arko. Pro ĝia famo kaj beleco, ĉirkaŭ la ponto ariĝas multaj turistoj. La vidaĵoj de la supra etaĝo ofertas panoraman vidon de la rivero Doŭro kaj de la kvartaloj kiuj fondiĝis ambaŭflanke de la rivero.