Ponto Neuf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nova Ponto (apartigilo)
Ponto Neuf

ŝtonponto • arkopontovidindaĵo
Situo
Koordinatoj 48° 51′ 27″ N, 2° 20′ 30″ O (mapo)48.85752.3416666666667Koordinatoj: 48° 51′ 27″ N, 2° 20′ 30″ O (mapo)
Mapo
Ponto Neuf (Parizo)
Ponto Neuf (Parizo)
DEC
Map
Ponto Neuf
vdr

Ponto Neuf (esperante: Nova Ponto) estas la plej malnova ankoraŭ postrestanta ponto super la Sejno en Parizo.


Pont Neuf kun Île de la Cité

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La arkoponto longas 238 m, larĝas 20 m. Ĝi interligas Quai du Louvre ĉe la dekstra sejna bordo kun Quai de Conti kaj Quai des Grands Augustins ĉe la maldekstra sejna bordo. Ĝi situas sur okcidenta pinto de Île de la Cité.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni petis jam en 1550 la francan reĝon Henriko la 2-a por konstruigi tie ponton, ĉar la tiam ekzistanta Ponto Notre-Dame iĝis troŝarĝita, sed la kalkulitaj kostoj estis tro grandaj.

La franca reĝo Henriko la 3-a rekonis en 1577, ke la ekzistantaj Sejno-pontoj ne kapablas efike plenumi la trafikon inter Insulo Cité kaj la bordaj urbopartoj, tiel ordonis konstruadon de ŝtona ponto sur la okcidenta pinto de la insulo, interligonta la nordan kaj sudan urbopartojn al la Cité.

La planojn finfaris Baptiste Androuet du Cerceau, Pierre des Illes kaj Thibault jam en 1578, kiu efektiviĝis - pro la religiaj militoj - nur sub regado de la franca reĝo Henriko la 4-a, en 1607. Oni ne aplikis la tiam modernajn klasikemajn novigaĵojn de itala ponta konstruarto, tiel la Nova Ponto estis jam siatempe konservativa kun mezepoka formo, ornamentiko. La masiva ŝtona ponto havas fortajn pilierojn, havas 12 duoncirklajn arkojn, la plej larĝa arko atingas 19,4 m. La pilieroj havas turosimilajn aspektojn.

La Nova Ponto estas videbla hodiaŭ en preskaŭ ties originala formo, la sola ŝanĝo en la konstruo dum la jarcentoj estis la horizontaligo de la ponta voja surfaco el ĝiba vojo. Kiel plimulto de la samepokaj pontoj, Pont Neuf sekvas same romiajn ekzempojn, konsistante el multaj mallongaj arkaj pontopartoj.

Je ordono de Henriko la 4-a, ĝi iĝis la unua Pariza ponto, sur kiu oni ne permesis konstruon de domoj, vendejoj. Ekzistis sur ĝi do trotuaro por protekti la piedirantojn disde la koto kaj la ĉevaloj. La piedirantoj povis eniri "bastionojn" de la ponto, por liberigi la vojon por larĝaj ĉaregoj.

La decido pri malpermeso de konstruo de domoj, vendejoj sur la ponto venas rekte de la reĝo, kiu volis eviti la ĝenajn kontruaĵojn, supozante, ke ili malhelpas la vidon el la Louvre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]