Ponto Sankta Anĝelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Sankta Anĝelo
deck arch bridge • ponto por piedirantoj • ŝtonponto • vojponto • Romia ponto [+]
Koordinatoj41° 54′ 6″ N, 12° 27′ 59″ O (mapo)41.90180312.46645Koordinatoj: 41° 54′ 6″ N, 12° 27′ 59″ O (mapo)

Ponto Sankta Anĝelo (Romo)
Ponto Sankta Anĝelo (Romo)
DEC
Ponto Sankta Anĝelo
Ponto Sankta Anĝelo

Map
Ponto Sankta Anĝelo
Vikimedia Komunejo:  Ponte Sant'Angelo (Rome) [+]
vdr
La ponto kaj la kastelo
La ponto kaj la kastelo

Ponto Sankta Anĝelo (itale Ponte Sant'Angelo, foje Ponto de Hadriano) estas romia ponto en Romo, Italio, kompletigita en 134 p.K., fare de Romia imperiestro Hadriano, por superarki la Tiberon, de la urbocentro ĝis lia lastatempe konstruita maŭzoleo, nun la altega Kastelo de Sankta Anĝelo. La ponto estas kovrita per travertina marmoro kaj havas tri arkojn. La ponto nun estas nur piedirantoj kaj disponigas belegan vidaĵon de la Kastelo de Sankta Anĝelo.

Histroio[redakti | redakti fonton]

En la pasinto, pilgrimoj utiligis tiun ponton por atingi Bazilikon de Sankta Petro, tial ĝi estis konata ankaŭ sub la nomo de "ponto de Sankta Petro" (pons Sancti Petri) [mankas fonto]. En la sepa jarcento, sub papo Gregorio la 1-a, kaj la kastelo kaj la ponto akceptis la nomon Sant'Angelo, klarigita per legendo, ke anĝelo aperis sur la tegmento de la kastelo sciigi la finon de la pesto. Dum la jubileo en 1450 balustaroj de la ponto kolapsis, pro la grandaj homamasoj de la pilgrimoj, kaj multaj dronis en la rivero. Responde, kelkaj domoj ĉe la kapo de la ponto same kiel romia triumfa arko estis lokigitaj malsupren por larĝigi la itineron por pilgrimoj.

Dum jarcentoj post la 16-a jarcento, la ponto estis utiligita por eksponi la korpojn de la ekzekutitoj. Papo Klemento la 7-a asignis la pas-pagan enspezon de la ponto al starigado de la statuoj de la apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, al kiuj poste estis aldonitaj la kvar evangeliistoj kaj la patriarkoj krom aliaj reprezentaj statuoj kiel Adamo, Noaĥo, Abraĥamo kaj Moseo. En 1669 papo Klemento la 9-a komisiis anstataŭigon por la maljunaj stukanĝeloj de Raffaello da Montelupo, komisiita fare de Paŭlo la 3-a.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]