Ponto de Amikeco (Giurgiu–Ruse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vido al la ponto de Ruse

Ponto de Amikeco
ĵaluziponto • ŝtala ponto • internacia ponto • road–rail bridge • ponto por piedirantoj
Estiĝo 20-a de junio 1895
Malfermo 20-a de junio 1954
Lando BulgarioRumanio vd
Situo Ruse
Situo
Geografia situo 43° 53′ 15″ N, 26° 0′ 26″ O (mapo)43.8876204326.00729489Koordinatoj: 43° 53′ 15″ N, 26° 0′ 26″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Rumanio

Ponto de Amikeco (Rumanio)
Ponto de Amikeco (Rumanio)
DEC
Ponto de Amikeco
Ponto de Amikeco
Ponto de Amikeco

Geografia lokigo sur la mapo : Bulgario

Ponto de Amikeco (Bulgario)
Ponto de Amikeco (Bulgario)
DEC
Ponto de Amikeco
Ponto de Amikeco
Ponto de Amikeco
Map
Ponto de Amikeco
Parto de landlimo inter Bulgario kaj Rumanio vd
vdr

La Ponto de Amikeco estas voja ponto sur Danubo inter la urboj Giurgiu en Rumanio kaj Ruse en Bulgario. Ĝi estis konstruita inter la jaroj 1952 kaj 1954.

Ponto de Amikeco

La ponto estis malfermita la 20-an de junio 1954. Ĝi estas 1 058 metrojn longa kaj situas 30 metrojn super la meza akvonivelo. Ĝi estas konstruita en ŝtal-trusa maniero kaj havas du etaĝojn, unu por fervojo kaj unu por aŭtoj, kun du koridoroj kaj trotuaroj por piedirantoj. Centre estas movebla parto de 85 metroj, kiun eblas forfaldi[1] por ebligi la pasadon de tre altaj ŝipoj. La ponto estas la sola ponto sur la parto (almenaŭ 450 km longa) de Danubo inter Bulgario kaj Rumanio (plia tia ponto estas nun konstruata inter Calafat en Rumanio kaj Vidin en Bulgario). Laŭ la datenbanko structurae desegnis ĝin arĥitekto P. Andreev, laŭ aliaj Georgi Ovraĉov.

Bulgare la ponto nomiĝas Мост на дружбата (Most na druĵbata), rumane Podul prieteniei; ambaŭ esprimoj signifas "ponto de (la) amikeco". Bulgaroj nomas la ponton ankaŭ la "danuba ponto" (Дунав мост / dunav most), ĉar ĝi estas la sola tia, kiu tuŝas Bulgarion. Ĝi estas parto de du eŭropaj ŝoseoj: E70 inter Bukareŝto kaj Varno kaj E85 inter Bukareŝto kaj Veliko Tarnovo.

Ĉar la ponto ligas du landojn, ĝi havas lim-kontrolan stacion. De la 1-a de januaro 2007 doganaj kontroloj ne plu estas, ĉar ambaŭ landoj apartenas al Eŭropa Unio. La personaj kontroloj okazas en komuna oficejo; ankaŭ ili nuliĝas, kiam Rumanio kaj Bulgario plene aliĝas al la Traktato de Schengen; tio laŭplane okazas en marto 2024.

La ponto situas je 43° 53′ 22″ N 26° 0′ 19″ O / 43.88944 °N, 26.00528 °O / 43.88944; 26.00528 (mapo), aŭ je kilometro 488,70 de la riverfino de Danubo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]