Ponto de la suspiroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto de la suspiroj

ponto por piedirantojvidindaĵo
Situo
Koordinatoj 45° 26′ 3″ N, 12° 20′ 27″ O (mapo)45.43405555555612.340861111111Koordinatoj: 45° 26′ 3″ N, 12° 20′ 27″ O (mapo)
Mapo
Ponto de la suspiroj (Venecio)
Ponto de la suspiroj (Venecio)
DEC
Map
Ponto de la suspiroj
vdr

Ponto de la suspiroj (itale Ponte dei Sospiri) estas fama ponto de Venecio, kiu interligas la Doĝo-palacon (Palazzo Ducale) kaj la prizonon (Prigione). Al la ponto kondukas la vojo tra la halo Magistrato alle Leggi de la palaco. La ponto mem arkas super la kanalo Rio di Palazzo, longante 8 metrojn. Ĝin konstruis la majstro Antonio Contino en 1600, el istria ŝtono.

Oni povas bone vidi ĝin de la ponteto Ponte della Paglia.

La nomo de la ponto venas de Lord Byron kaj disvastiĝis inter la publiko, ĉar onidire oni povas aŭdi suspirojn de homoj, kiuj trairis ĝin de la juĝistaro al la prizono. La teruraj historioj – ligitaj al la ponto – estas dankeblaj al la poeto kaj al aliaj romantikaj verkistoj, interalie al Victor Hugo.

La juĝado de Venecio estis do pli homa ol aliloke en la epoko. Oni ĉesigis la turmentojn unuafoje en la Mondo, en Venecio en 1660.

Laŭ ekzemplo de la fama ponto, ankaŭ aliaj pontoj ricevis la saman nomon, tiel :