Pontoj en Vajmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dek kvar pontoj en Vajmaro, Germanujo, kondukas trans la rivero Ilm, estante de funkcioj tute malsamaj.[1] Ili ne nur distingeblas laŭ grandeco, konstruiĝo kaj materialo sed ankaŭ (foje ŝanĝanta) laŭ servodevo. Ekzistas parkaj pontetoj (ekz. je Ilm-parkoTiefurta kasteloparko), pontoj strataj kaj fervojaj.

Pontoj trans Ilm-rivero[redakti | redakti fonton]

  • La plej malnova ĝis nun ekzistanta transiro de Ilm estas Kegelbrücke ĉe la iama urboporgedo Kegeltor, dum la plej moderna estas la en 1946 inaŭgurita ponto Friedensbrücke.
  • Je Ilm-valo en al direkto de Tiefurt ĉe Webicht estas Sechsbogenbrücke. Tiu en 1876 malfermita fervoja ponto kun longeco de 152 metroj estas la plej granda en tuta Vajmaro. Ĝi estas el kalkŝtono.
  • Alia ponto kondukas disde Kirschberg trans Ilm en la valon, kiu nomiĝas ankaŭ Hundewiesenbrücke. Ĝi estas ŝtala havante lignajn dilojn. Rajtas uzi ĝin piedirantoj kaj biciklistoj.
  • Je Ilm-parko estas en 1833 konstruita penda ponto, la plej malgranda ponto el ĉiuj. Ĝi taksatas esti la plej malnova siaspece en tuta Germanujo.
  • Je Ilm-parko ekzistis apud Romia Domo anglastila arka ponto kaj alia trans Floß-foso. Anstataŭ Floßbrücke troviĝas nun tie la t.n. Naturbrücke. Samloke dronigis sin en la 1878-a jaro la junega Christiane Henriette Sophie von Laßberg. Krome ekzistas samparke la t.n. Duxbrücke kaj Sternbrücke.
  • En Tiefurt estas alia duarka ponto. En la Tiefurt-parko estas Gelbe Brücke kaj Schafbrücke.

Pli alvale estas ponto ĉe kluzo de Oberweimar ĉe Pappelallee, kaj alia nome Steinbrücke kaj tria nome Ehringsdorfer Brücke. Ĉi-du lastaj estas duarkaĵoj el travertino.

Aliaj pontoj en Vajmaro[redakti | redakti fonton]

  • En 1937 malaperis viadukto kondukanta trans Asbach kun la tuta valo por konstrui la nacisocialisman Govian Forumon.
  • Proksime de la vajmara ĉefstacidomo du pontoj fervojaj transiras la stratojn Ettersburger Straße (okcidente) respektive Buttelstedter Straße (oriente).
  • Je Ilm-parko estas ankaŭ ponto trans Schützengraben proksime de la alfluo je Ilm. Ĝi portas la monogramon CA por grandduko Karlo Aŭgusto kaj la jardaton 1824. Tiu ĉi ponto estas la unusola kiu ne kondukas trans Ilm-rivero (se ne konsideri ponteton ĉe Leutra-fonto).
  • Ĉe strateto Kollegiengasse eksa polickonstruaĵo estas unuigita al Ruĝa Kastelo tuj malpost Flava Kastelo.
  • Sude de Berka-stacidomo je Martersteig-strato ponteto transkondukas Lottenbach-rojon.
  • Supre de Eduard-Rosenthal-Straße en la direkto de Tiefurt kondukas fervoja ponto. Strato ne tro malproksime situanta nomiĝas Am Viadukt. Eble tiu ĉi nomo referencas la ses-arkan-ponton apudan.
  • En la kastelparko de Belvedere troviĝas la t.n. Granda groto, kiun oni aranĝis laŭ romantikisma stilo kiel artefaritan ruinon. Ĝi atingeblas supranivele respektive tra altano de trans arko kondukanta ponto. Ene de la groto estas vanda puto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Brücken", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 55.