Popola Armeo de Vjetnamio
Popola Armeo de Vjetnamio | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
armitaj fortoj ![]() | |||||
Komenco | 22-a de decembro 1944 vd | ||||
Lando(j) | Vjetnamio • Nord-Vjetnamio vd | ||||
Sidejo | Hanojo | ||||
| |||||
La Armitaj fortoj de la Socialisma Respubliko Vjetnamio kutime nomiĝas la Vjetnama Popola Armeo aŭ Popola Armeo de Vjetnamio (vjetname Quân Đội Nhân Dân Việt Nam).

Kun suma amplekso de 450 000 homoj, la Vjetnama Popola Armeo estas dividita en la terarmeo (380 000 soldatoj), la aerarmeo (30 000 soldatoj) kaj la popola mararmeo (40 000 soldatoj). Integrita en la popola mararmeo estas marinfanterio de 27 000 soldatoj. Ekzistas ankaŭ miliciaj unuoj nombraj 40 000 kaj rezervo de 5 milionoj da viroj.
Ekzistas ĝenerala deviga militservo por ĉiuj viroj kaj virinoj, kvankam en realo nur viroj estas premataj militservi. La daŭro de deviga militservo estas du jaroj por la terarmeo kaj tri jaroj por la mararmeo kaj aerarmeo. Vjetnamio alfrontis neniujn eksterajn minacojn en la lastaj jaroj. La registaro do reduktis truponombrojn kaj defendajn elspezojn. En la fiska jaro 2024, la ekvivalento de 8.4 miliardoj la usonaj dolaroj estis havebla por defendoceloj.
La momenta prezidento de Vjetnamio estas la estro de la Popola Armeo de Vjetnamio kaj prezidanto de la Konsilio por Defendo kaj Sekureco, organo de la Nacia Asembleo.