Popola Fronto de Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Popola Fronto de Estonio (estone Rahvarinne) - en 1988 oficiale prezentata al la publiko fare de la estona politikisto Edgar Savisaar per la nomo "Popola Fronto por la Subteno de Perestrojko", sed tiu nomo ne longe daŭris - estis politika organizaĵo en Estonio fine de la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj jaroj. Ĝi je signifa parto estis antaŭŝtupo al la nuna Estonia Centra Partio, kvankam kun multe pli larĝa bazo de subteno inter la civitanoj de Estonio en la komenco. La movado estis motora forto en la movado pri sendependiĝo de Estonio kiu gvidis al la restarigo de la Respubliko Estonio kiel ŝtato ekster Sovetunio. Ĝi similis al la Popola Fronto de Latvio kaj la movado Sąjūdis en Litovio, sed kompareblas ankaŭ al pluraj pliaj popolaj frontoj kiuj kreiĝis preskaŭ samtempe en aliaj partoj de Sovetunio.

La Baltiaj Ŝtatoj, kompare al aliaj tiutempaj partoj de Sovetunio, estis aparta kategorio: Ili antaŭe estis eŭrope integritaj parlamentaj demokratioj kiuj estis perforte konkeritaj kaj aneksitaj fare de la stalinisma diktaturo Sovetunio en junio 1940. La Popola Fronto de Estonio estis fondita en 1988 inter alie fare de Marju Lauristin kaj Edgar Savisaar. Savisaar iniciatis la fondon en aprilo 1988 en alvoko dissendita en la estona televido, alvokante je subteno de la politiko de perestrojkto de Miĥailo Gorbaĉovo.

La Popola Fronto de Estonio kune kun la Popola Fronto de Latvio kaj la movado Sąjūdis de Litovio organizis la amasan manifestadon Baltia Vojo la 23-an de aŭgusto 1988, kiu kreis ĉenon de homoj manpreme ligitaj tra ĉiuj tri baltiaj ŝtatoj, memorigante pri la longe en Sovetunio oficiale neita sekreta aldona protokolo de la Molotov-Ribbentrop-Pakto, kiu rezultigis la perfortan enkorpigon de tiuj tri ŝtatoj en Sovetunion kaj la perdon de la ŝtata sendependeco, politika demokratieco kaj ekonomia libereco en tiuj tri landoj.

La fronton kontraŭstaris la organizaĵo "Inter-Movado" (mallonge por "Internacia Movado por Laboristoj en Estona SSR, estone Interliikumine, ruse Интердвижение) kiu reprezentis la por-sovetunian partion de la rusa etna malplimulto kiu estis loĝigita en Estonio dum la Sovetunia okupa periodo. La Popola Fronto subtenis la politikon de perestrojko, dum la organizaĵo Inter-Movado konsideriĝis kontraŭstara al la reformoj de Miĥailo Gorbaĉovo. Kiam la tempo pasis, la movado - komence simple luktanta por pli da demokratieco ene de Sovetunio kaj por pli da aŭtonomeco de la Estona SSR ene de la komunisma ŝtatego - laŭ premo de la membroj pli kaj pli iĝis luktanto por ŝtata sendependiĝo de Estonio.

Rezultoj

Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj celoj de la organizaĵo - kiel tiuj de la najbarlandaj movadoj Popola Fronto de Latvio kaj Sąjūdis en Litovio - estas atingitaj. Estonio nun estas sendependa ŝtato, en kiu la estona lingvo estas la sola ŝtata lingvo. La ekonomio kaj politiko, inter 1940 kaj 1991 socialismaj, plan-ekonomiaj kaj orientitaj je la ŝtataj bezonoj de Sovetunio, nun estas liber-merkata kaj orientita al la demokratiaj partneraj ŝtatoj de Eŭropa Unio. Kvankam la Popola Fronto ĉesis ekzisti en la malfacila fazo de ekonomiaj problemoj meze de la 1990-aj jaroj, multaj el ĝiaj tiutempaj membroj - kadre de diversaj politikaj partioj, ne nur en la nuna Estonia Centra Partio - nun havas gravajn rolojn en la publika vivo de Estonio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

reta historia prezento de la movado (estone)