Popola Partio (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hispana Popola Partio (hispane, Partido Popular - mallongigo: PP) estas la ĉefa konservativa partio en Hispanio, kaj ekde la 21-an de decembro de 2011, post venko en la nacia voĉdonado, ties ĝenerala sekretario, Mariano Rajoy prezidas la hispanan registaron. Ĝi ankaŭ regis la landon inter 1996 kaj 2004. Tiam la estro de la partio estis José María Aznar.

Logoo en la ĉefsidejo de la Popola Partio de Hispanio
Logoo en la ĉefsidejo de la Popola Partio de Hispanio

La nuna estro de la hispana Popola Partio estas Mariano Rajoy.

Evoluo de la seĝoj de la Popola Partio, kaj de ties antaŭulo, la Popola Alianco en la ĝeneralaj balotoj en Hispanio

La partio estis fondita kun la nuna nomo en 1989, kiel evoluo de la partio Popola Alianco (Alianza Popular), kiu ĝis tiam estis konsiderita kiel la grupigo de la ĉefaj fortoj kun radikoj en la antaŭa diktatora reĝimo. La partio defendas ideologion de centro-dekstro, kiu estas difinata en siaj statutoj kiel reformema centro.

La partio havas regionajn filiojn en ĉiuj aŭtonomaj komunumoj, plus la aŭtonomaj urboj de Ceŭto kaj Melilo. Ĝi tamen ne estas konsiderata federacia partio. De 1991 ĝis 2008, ĝi estis reprezentita en Navaro de la partio Unio de la Navara Popolo, kun duonsendependa karaktero, sed en tiu lasta jaro ambaŭ partioj splitiĝis.

La partio estas membro de la Eŭropa Popola Partio. de la Demokrata Centrista Internacio kaj de la Internacia Demokrata Unuiĝo. Ĝia junulara organizaĵo nomiĝas Nuevas generaciones (Novaj generacioj).

Historio

Antecedentoj

La historio de la Popola Partio komenciĝas per la formado en 1976, sekve al la permeso fondi partioj en la vojo al demokratio, de la Popola Alianco, kiel grupigo de malgrandaj partioj kreitaj de antaŭaj ministroj de la diktatoro Francisco Franco, sub la ĉefa gvidado de la eksa ministro Manuel Fraga Iribarne.

Manuel Fraga, prezidanto-fondinto de la Popola Partio

En la unuaj elektoj, en 1977, la partio atingas la kvaran pozicion, kun nur 8,2% de la voĉdonoj. La cefa partio de la dekstro estas Unio de la Demokrata Centro (UCD), de la ĉefministro Adolfo Suárez. En la duaj elektoj de 1979 la rezulto estas ankoraŭ pli malbona, kun 6,1%, eĉ en koalicio kun aliaj malgrandaj partioj.

Komenciĝas tiam por la Popola Alianco procezo de reformo, en kiu la partio iom post iom perdas siajn membrojn pli ligitajn al la frankismo, kaj samtempe altiras la plej dekstremajn membrojn de la UCD. En 1982, en koalicio, ĝi akiras 26% de la voĉdonoj, kaj 107 seĝoj el 350 en la Kongreso de Deputitoj, kaj fariĝas la ĉefa opozicia partio, post la absoluta venko de la Socialista Partio. La proporcio restas stabila, en la sekvaj balotoj en 1986

Kelkajn monatojn poste demisias Manuel Fraga kiel prezidanto, kaj estas elektita la andaluza advokato Antonio Hernández Mancha. Dum sekvaj jaroj la partio trairas fortan krizon, kaj finfine Fraga decidas reveni, kaj refondi la partion.

La refondado kaj la Popola Partio

En januaro de 1989, la partio decidas refondiĝi, modifas la statuton kaj la strukturon, kaj ŝanĝas sian nomon al Popola Partio. Fraga estas elektita unua prezidanto kun Francisco Álvarez-Cascos kiel ĝenerala sekretario.

En septembro la ĝistiama prezidanto de la aŭtonoma komunumo de Kastilio kaj Leono, José María Aznar, estas nomata kandidato al la prezidanteco de la hispana registaro, sed denove venkas la socialista Felipe González. En 1990 Aznar estas nomata prezidanto de la partio, kaj Fraga ricevas la honoran titolon de prezidanto fondinto. En 1993 okazas novaj elektoj, kaj la partio avancas, sed ankoraŭ restas minoritata.

La partio en la povo

Dosiero:Spain.JoseMariaAznar.01.jpg
José María Aznar

En la balotoj de marto de 1996 fine la partio venkas en la balotoj, sed sen absoluta plimulto. Post longa intertraktado kun la naciistaj partioj de Katalunio kaj Eŭskio, Aznar estas elektita prezidanto de la hispana registaro. Ĝi prezentas politikon konserveman, sed ĝenerale moderan.

En 1999, Javier Arenas, ministro de laboro, estas elektita nova ĝenerala sekretario de la partio.

La novaj balotoj de 2000 donas al la Popola Partio absolutan plimulton, kun 44,5% de la voĉdonoj kaj 183 deputitoj. Aznar formas novan registaron, ĉifoje sen la apogo de la naciistoj. Ĝi prenas pli konserveman politikon, kun forta apogo al la registaro de George W. Bush kaj ties invado de Irako, malgraŭ la majoritata opono de la loĝantaro.

Anoncinte ke li ne sin prezentos al tria balotado, Aznar elektas kiel sian posteulon la ĝistiaman vicprezidanton de la registaro, Mariano Rajoy, kiu estis nomita ĝenerala sekretario kaj kandidato por la sekvaj balotoj.

Reveno al la opozicio

Mariano Rajoy

La ĝeneralaj balotoj estas kunvokitaj por la 14-a de marto de 2004. Tri tagojn antaŭe okazas teroristaj atencoj en Madrido, kiu okazigas ducent mortintoj. La tre malbona mastrumado de la krizo, en kiu la registaro kulpigis unue la vaskajn sendependistojn de ETA, anstataŭ la islamistajn teroristojn, supozigas la malvenkon de la partio, kaj la alvenon al la povo de la socialisto José Luis Rodríguez Zapatero.

En 2008 la Popola Partio denove malvenkas, kun 154 seĝoj en la Kongreso de Deputitoj, kvankam ĝi estis la majoritata en la Senato.

Sekve al tiu malvenko, la partio suferas krizon internan. Tamen, interna kongreso tiujara konfirmis la prezidantecon de Mariano Rajoy. María Dolores de Cospedal estas elektita nova ĝenerala sekretario.

Reveno al la regado

Meze de grava ekonomia krizo, la 20-an de novembro 2011, la partio atingis, en antaŭigita nacia voĉdonado, absolutan plejmulton ĉe la hispana parlamento, per 185 deputitojn (44,63% de la voĉonoj) kaj post monato Mariano Rajoy enposteniĝis kiel Prezidanto de la registaro (ĉefministro)

Eksteraj ligiloj