Popola arto
Ne konfuzu kun folkloro, ne kun poparto


Popolarto, foje ankaŭ nomata loka arto, rilatas al la vida kaj kreiva laboro preter la klasikaj aŭ modernaj artoj, kutime integrita en tradician metiarton aŭ hejman produktadon.
Popolarto estas la tuta arta agado de loka komunumo, tipe kampara. Aldone al la verkoj ofte nomataj bildarto, popolarto ankaŭ ampleksas muzikon, dancon, legendojn, fabelojn, popolpoezion, kaj la tutan artan aspekton de popolaj kutimoj kaj ritoj. Ĉiuj ĉi tiuj fenomenoj estis nesolveble ligitaj unu al la alia kaj al kampara vivo, kreante popolkulturon.
Popolartaj produktoj ne estas memstaraj artaĵoj, sed ĉiam plenumas specifan funkcion en kampara vivo, kaj ilia arta valoro iras man en mano kun ilia utilisma signifo. Popolarto kontentigis la esencajn bezonojn de la kamparo, kaj kamparanoj, kiel parto de memstara ekonomio, fidis je sia propra produktado en ĉiuj vivkampoj. La bazaj popolaj metiartaĵoj inkluzivas ŝtofojn, brodaĵon kaj punton, popolajn kostumojn, ledlaboron, forĝadon kaj fandejon, pajlan, plektitan kaj radikan teksadon, lignan galancarton, meblojn, kaj ceramikon.
Ekde la mezo de la 19-a jarcento, artteoriuloj traktis la problemon de la malkresko de metiarto sub industriigo. En Anglio, inter ili estis John Ruskin kaj William Morris, kaj en Germanio, Walter Gropius (la ideo de la arto de ĉiutaga vivo).