Popola komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La popola komunumo (ĉine 人民公社, pinjine rénmín gōngshè) estis formo de agrikultura kolektivigo en la Popola Respubliko de Ĉinio.

Post unuaj provoj de agrikulturaj reformoj en la Soveto Jianĝi kaj la "liberigitaj teritorioj" en la nordo de Ĉinio, post la fondo de la Popola Respubliko de Ĉinio la 1-an de oktobro 1949 organiziĝis transproprietigan agraran reformon, en kiu la Senjoriestroj, kiuj tamen kutime ne posedis pli ol 10 hektaroj da grundo, estis malproprigitaj kaj la grundo estis disdonita inter la "malriĉaj kamparanoj".

Ĝis la jaro 1955 ekzistis unuaj kampanjoj pri kolektivigo de la agrikultura grundo, samtempe la ŝtato transprenis la monopolon pri komerco pri agrikulturaj produktoj. En 1956 inter alie kadre de la kampanjo "tri ruĝaj standardoj" la kolektivigo estis rapidigita, la tuta posedaĵo de ĉiuj kamparanoj iĝis ŝtata kaj la kamparanoj ricevis monon sole laŭ la principo de persona bezono, kiun difinis la komunisma kolektivo.

Kadre de la publikigo de la politiko de "Saltego Antaŭen" en 1957 estis kreitaj ankoraŭ pli grandaj agrikulturaj produktounuoj, la popolaj komunumoj. En tuta Ĉinio estis 24,000 da ili: La popolaj komunumoj ampleksis proksimume 5,000 kamparajn familiojn kaj ne plu estis kompareblaj al la tradiciaj vilaĝoj, sed kunligis multajn eksajn vilaĝojn. La laborfortoj estis centre administrataj kaj senditaj en laborbrigadojn, kiuj ne plu havis ligon al la konataj kampoj antaŭe prikultivitaj. Laŭ la volo de la politikaj gvidantoj la popolaj komunumoj ankaŭ anstataŭigu la familiojn: infanoj kaj maljunuloj do estis metitaj en komunajn instituciojn, kiuj prizorgis ilin, kaj geedzoj estis dum longaj periodoj dividitaj. La laboristoj dormis en amasloĝejoj kaj estis nutrataj en amasmanĝejoj, kunportitaj personaj posedaĵoj - ekzemple manĝiloj aŭ potoj - estis donata al la komunumo. Samtempe la popolaj komunumoj estis la modelo por la organizado de la kamparana milico, kreita paralele al la Popola Liberiga Armeo.