Popola religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de popola religia praktiko: Pilgrimado de El Rocío.

En studoj pri religio kaj folkloriko, popola religio enhavas variajn formojn kaj esprimojn de religio kiuj estas distingitaj el la oficialaj doktrinoj kaj praktikoj de organizita religio. La preciza difino de popola religio varias inter fakuloj. Foje laŭ la termino "popola kredo", ĝi konsistas el etnaj aŭ mondoregionaj religiaj kutimoj laŭ la ombrelo de religio, sed ekster oficialaj doktrino kaj praktikoj.[1]

La animisma naturo de la popolaj kredoj estas universala kaj kultura konsiderata de la antropologio. La kredo en fantomoj kaj spiritoj vivantaj en la naturo kaj la praktiko de la kulto al prauloj estas universale ekzistanta en kulturoj de la tuta mondo kaj reaperas periode en la socioj monoteismaj aŭ materiismaj kiel "superstiĉo", nome kiel kredo en demonoj, patronaj sanktuloj kaj virgulinoj, feinoj kaj eĉ eksterteranoj.

La ekzisto de kompleta politeisma religio, kun ritara kulto plenumita fare de pastra kasto, postulas plej altan nivelon de organizado kaj ne aperas en ĉiuj kulturoj. En Eŭrazio, la Kalaŝoj estas unu el malmultaj kazoj de politeismo kiu sukcesis survivi. Krome, granda nombro de popolaj tradicioj politeistaj estas enmetitaj en la hinduismo, spite la fakton ke hinduismo estas doktrine dominita de la teologio ĉu monisma ĉu monoteisma (Bhakti, Advaita Vedanto). La vedisma ritaro historia politeisma survivas kiel tendenco de malpli granda gravo en hinduismo, konata kiel Ŝraŭto. Pli ampleksa estas la popola hinduismo, kun ritaroj dediĉitaj al variaj lokaj aŭ regionaj diaĵoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bowman, Marion (2004). "Chapter 1: Phenomenology, Fieldwork, and Folk Religion". En Sutcliffe, Steven (eld.). Religion: empirical studies. Ashgate Publishing, Ltd. pp. 3–4. ISBN 978-0-7546-4158-2.