Popollernejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finnaj popollernejanoj en 1920-aj jaroj

Popollernejo, finne kansakoulu kaj svede folkskola, estis en Finnlando bazlernejo ĝis lerneja reformo, kiu estis farita dum 1970-aj jaroj. Popollernejo estis normale sesjara, pli malofte sepjara, sed tiuj, kiuj iris al keskikoulu estis en popollernejo normale nur kvar aŭ kvin jaroj. Keskikoulu estis plejparte kvinjara, sed por knabinoj ĝi povis esti ses jaroj, ĉar nurknabinaj keskikouluj havis ekzemple pli da manfaritaĵaj kaj hejmekonomiaj lecionoj ol nurknabaj mezlernejoj kaj komunaj mezlernejoj por knabinoj kaj knaboj kaj en nurknabinaj keskikouluj oni lernis pli multajn lingvojn. Keskikoulu kaj lukio estis kune ok- aŭ naŭjara oppikoulu. En 1958 estis fondita normale du-, pli malofte nur unujara kansalaiskoulu (civitana lernejo), al kiu iris multaj junuloj, kiuj ne iris al keskikoulu. Lukio estis trijara same ol nuntempe. Unuaj popollernejoj estis fondita en 1860-aj jaroj kaj lernada devo fariĝis en 1921, sed ne tuj sukcesis, ke ĉiuj, kiuj ne iris al oppikoulu, iris tra tuta kansakoulu. Granda plimulto da nunaj finnaj pensiuloj frekventis neniun lernejon krom popollernejo, kaj multaj el ili ne tute eĉ ĝin, estis en lernejo eble nur kvar jarojn. En popollernejo oni normale ne instruis fremdajn lingvojn antaŭ la jaro 1964 kaj ne en malgrandaj popollernejoj eĉ malantaŭe ĉiuj – el finnoj, kiuj naskiĝis antaŭ la mezo de 1950-aj jaroj, plejo lernis neniujn aliajn lingvojn ol la propran gepatran lingvon (estas interese kompari kun, ekzemple, la najbarlando Svedio, kie la angla lingvo aŭtomate estas deviga lerneja lernobjekto ekde 1940). Finna popollernejo estis en la mondo la unua bazlerneja sistemo, kiu inkludis nekostan lernejan manĝon. En lerneja reformo en 1970-aj jaroj lukio restis sama ol malantaŭe sed popollernejo, keskikoulu kaj kansalaiskoulu unuiĝis do, ke fariĝis naŭjara peruskoulu, kiu konsistis el sesjara ala-aste kaj trijara yläaste, ĝis dum 1990-aj jaroj oni forigis tiun distingon. Ĉiuj popollernejoj aŭtomate fariĝis ala-astej de peruskoulu kaj la popollernejaj instruistoj aŭtomate fariĝis instruistoj de ala-aste. La lastaj popollernejoj fariĝis ala-astej en 1977.