Popolo de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sintagmo popolo de Dio estas uzata en la Biblio por referenci antaŭe al la izraela popolo, kaj poste al kristana popolo. Ĝi estis restarigita al la kumuna uzo de la Katolika Eklezio danke al bibliaj studoj kiuj pretigis la duan vatikanan koncilion. La sama komcilio ĝin igis sian kaj uzitan por aludi al eklezio de Kristo.

En la Biblio[redakti | redakti fonton]

La esprimo aperas en la Juĝistoj (20, 2); en la 2Samuelo (14,13); en la Ester (10,10); en la Epistolo al la hebreoj (|4,9; 11,25); en la 1-a epistolo de Petro (|2,10).

Krome la koncepto subkuŝas en la versegoj (Mt 21,43 kaj Ap 5,9; 21,3)

En la dokumentoj de la Eklezio[redakti | redakti fonton]

Estas dediĉitaj al "popolo de Dio" la tuta ĉapitro 2-a de la Lumen Gentium (LG). En tiu dokumento oni pritraktas la “popolon de Dio” antaŭ ol oni pritraktis la eklezian hierarkion.

La Katekismo de la Katolika Eklezio enprenis la koncilian renovigon kaj, en la pritrakto pri la eklezio, tiun priskribas ĝuste laŭ tiu penskategorio. Ekzemple, ĝi tiel priskribas ĉe la n. 782 ([1][rompita ligilo]):

  • Temas pri la popolo de Dio: Dio ne propre apartenas al iu ajn popolo. Sed Li akiris al si popolo el tiuj kiuj iam estis nepopolo: " raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata" (2,9 de la 1-a epistolo de Petro).
  • Oni fariĝas membroj de tiu popolo ne per fizika naskiĝo, sed per "naskiĝo "de la akvo kaj de la Spirito" (Evangelio laŭ Johano (3,3-5), nome per la kredo en Kristo kaj la Bapto.
  • Tiu popolo havas kiel Kapon Jesuon Kriston (Sanktoleito, Mesio): ĉar la sama sanktoleado, la Sankta Spirito, fluas el la Kapo al la korpo, ĝi estas "mesia popolo".
  • "Tiu popolo havas kiel kondiĉon la dignecon kaj la liberon de la filoj de Dio, en kies koro loĝas la Sankta Spirito kiel en sia templo" (LG 9).
  • "Ĝi havas kiel leĝo la nova precepto de amo ("ami kiel Kristo mem nin ami") (LG 9). Temas pri la "nova" leĝo de la Sankta Spirito (Epistolo al la Romanoj (8,2) kaj Epistolo al la Galatoj (5,25).
  • Ĝi havas kiel mision esti la salo de la tero kaj la lumo de la mondo (Mt 5,13-16). Kaj "ĝi konstituas por la tuta homaro validegan ĝermon de unueco, de espero kaj savo" (LG 9).
  • "Kaj, laste, ĝi havas kiel "celon" la Dian Regnon, komencigintan de Dio mem en ĉi tiu tero, kaj kiu devas esti plivastigita, ĝis kiam ĉe la finiĝo de la Tera Tempo ĝi estos de Li kondukita al plenumiĝo. (LG 9).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Joseph Ratzinger, Il nuovo popolo di Dio. Questioni ecclesiologiche, Queriniana, Breŝo (Italio), 1992.
  • Rémi Parent, Una Chiesa di battezzati. Per superare la contrapposizione chierici/laici, Queriniana, Breŝo (Italio). 1987.