Popoloj de antikva Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etnolingva mapo de antikva Italio dum la Ferepoko, antaŭ la romia ekspansio .

Popoloj de antikva Italio [1] indikas tiujn popolojn kiuj loĝis en la itala duoninsulo dum la Ferepoko kaj antaŭ la ascendo de Romo .

Ĉi tiuj popoloj ne ĉiuj parencis lingvegenetike . La formo de Italio, longa duoninsulo etendiĝanta al Mediteranea Maro, fakte favoras rilatojn kun la ĉirkaŭaj regionoj, sed samtempe ĝia ĉefe montara naturo emas apartigi kaj izoli la loĝantaron ene de limigitaj geografiaj areoj.

Sur la lingva nivelo, oni povas distingi inter homoj parolantaj hindeŭropajn lingvojn kaj homojn parolantajn ne-hindeŭropajn lingvojn. Al la unua grupo (de hindeŭropa lingvaro) apartenis la plej antikvaj loĝantoj, kiujn pro tio, oni povas propre nomi antikv-italaj popoloj (kelkfoje nomataj Italikoj), kies lingvoj estas do la antikv-italaj lingvoj (aŭ italikaj lingvoj); al ĉi tiuj aldoniĝis aliaj, de hindeŭropa lingvo, sed ne atribueblaj al la antikv-itala branĉo. Ne-italaj hindeŭropanoj estis ekzemple la greklingvaj koloniigistoj. Fine aliaj popoloj ne parolis hindeŭropajn lingvojn.

La klasifiko de kelkaj el ĉi tiuj civilizoj ankoraŭ ne estis klarigita. La fama itala erudiciulo Giacomo Devoto asertis la tezon, ke la hindeŭropaj specoj, kiuj fluis en Italion, estis " senfinaj ". [2]

Hindeŭropaj migradoj[redakti | redakti fonton]

Italio estis jam loĝata ekde la pratempo de neolitikaj loĝantaroj. Samtempe kun la disvastiĝo de prilaborado de metalo, migris en Italion novaj loĝantaroj organizitaj en patriarkaj kaj militistaj socioj, kiuj parolis hind-eŭropajn lingvojn. La migradoj de hindeŭropaj loĝantaroj al Italio, venantaj ĉefe el la nordo de Alpoj, okazis en pluraj ondoj. [3]

Unua hindeŭropa migra tajdo estus okazinta ĉirkaŭ la mezo de la tria jarmilo a.K., fare de popoloj, kiuj importis kupran prilaboradon. Karakterizaĵoj de ĉi tiu periodo estas la steleaj statuoj (aŭ menhiraj statuoj), en kiuj ofte estas skulptitaj armiloj kaj sunaj simboloj, ŝajne distingaj hindeŭropaj signoj. [4]

Dua tajdo inter la fino de la 3a kaj la komenco de la 2a jarmilo a.K. kaŭzis la disvastiĝon de la homoj de la sonorilforma glaso[5] en la Pada ebenaĵo, en Toskanio kaj en la okcidentaj marbordaj regionoj de Sardio kaj Sicilio. Ĉi tiuj homoj ankaŭ forte influis la postajn kulturojn de la Antikva Bronzepoko (Polada, Bonnanaro ktp.).

Dum la mezo de la dua jarmilo a.K., en la Pada ebenaĵo sude de la rivero Pado disvolviĝas la teramara civilizo. Komencante de la studoj de Luigi Pigorini en la 19-a jarcento, ĉi tiu civilizo estis asociita kun la antikv-italoj, kiuj, post la grava krizo de la dekdua jarcento a.K. kiu frapis la teramaran sistemon kaŭzante la malaperon de la plej multaj el la setlejoj, migris suden, ekloĝante en la lokaj komunumoj de Apenina kulturo[6] kaj estigante la Pra-Vilanovan kulturon. En la frua Ferepoko, la Pra-villanova kulturo estis siavice dividita en malsamajn regionajn klanojn, kiuj estigis la "antikv-italajn naciojn": la kulturoj Atesta (Proto-Venetoj), Latia (Latinoj), Villanovian (Etruskoj), Sicilia (Sikuloj), ktp. [7] [8]

En nordokcidenta Italio la meza kaj malfrua bronzepoko estas karakterizita per la aspekto Canegratese - Golasecchiano, ligita al la pra-kelta loĝantaro de Lepontoj aŭ Leponzoj.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Pro etna-lingva simileco, estas kutime konsideri kaj la latin-faliskanojn kaj la osko-umbrianojn kiel apartenantajn al la antikv-itala lingva familio de hindeŭropa origino. Ĉi tiuj du lingvaj grupoj, kiel la Oska, Sabela, Umbria, Latia, Sikula ktp. [9] poste estis dividitaj en du malsamajn hindeŭropajn branĉojn, nomatajn okcidentajn antikv-italajn lingvojn (latia-Falisco) kaj orientajn antikv-italajn lingvojn (osko-umbraj), supozante ke ili devenas de du apartaj hindeŭropaj migradoj.

La hindeŭropaj loĝantaroj alvenintaj en la duoninsulon estus supermetintaj al la pli antikvajn, de neolitika origino, aŭ miksiĝis kun ili, estigante la Osko-Umbrajn grupojn, la latinajn kaj iliajn parencojn, la sikulojn en Sicilio.

La antikvaj popoloj de nuntempa Italio entute povas esti klasifikitaj en:

  • kun antaŭhindeŭropa lingvo (la lingvoj de iuj el ĉi tiuj loĝantaroj estas dokumentitaj per surskriboj, dum ĉe aliaj la informoj pri la lingvo estas akiritaj de onomastiko kaj toponimio):
Etruskoj, [10] Liguroj, Eŭganoj, Retoj, Kamunoj, Sikanoj, Sardoj (dividita en Ioloi, Balaroj - eble hindeŭropaj - kaj Korsikanoj).
  • kun Hindeŭropa lingvo, siavice diferencigita per:
Apartenanta al la antikv-itala familio (de la latin-faliskaj kaj osko-umbraj loĝantaroj abundas informoj pri la lingvo kaj religio):
Latinoj (inkluzive Faliskoj), Capenati, Sikuloj, Ausonoj - Aŭrunkoj, Kampanoj, Opicoj, Enotroj, Morgetoj, Elimoj [11], Sabenoj, [10] Picenoj, Umbroj, Samnitoj (Karicinoj, Pentroj, Kaŭdinoj kaj Irpinoj), Oskoj, Lukanoj (inkluzive la Ursentinoj), Brutioj, Sabeloj adriaj (Marsoj, Pelignoj, Marucinoj, Frentanoj, Pretuzoj, Vestinoj), Apuloj, Sabeloj tirenaj (Ernicoj, Ekvioj, Volskoj).
Alia aparteno:
La Iapigoj (probable de ilira origino kaj dividita en Daŭnoj, Peucezoj kaj Mesapoj), la Pravenetanoj (eble similaj al la pra-Latinoj, do antikv-italoj), la Rutuloj (de nekonata origino), la keltoj (Bojoj, Cenomanoj, Senonoj, Oroboj, Lepontoj, Karnioj, ktp.), La grekaj kolonianoj de Magna Graecia kaj de la aliaj grekaj kolonioj en Italio (Italiotoj, Siceliotoj).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Antikvaj fontoj
Modernaj historiografiaj fontoj
  • Ermanno A. Arslan, Forgesitaj de la historio: la plej malgrandaj keltaj grupoj de la Cisalpina Gaŭlio. Relegado de Plinio, Naturalis historia, kaj de Livio, Ab urbe condita [1]
  • Gianna G. Buti kaj Giacomo Devoto, Antaŭhistorio kaj historio de la regionoj de Italio, Sansoni Università, 1974.
  • Raffaele C. De Marinis, La Golasecca-civilizo: la plej malnovaj keltoj en Italio . [2]
  • Giacomo Devoto, La Antikvaj Italoj, Florenco, Vallecchi, 1951 2 .
  • Sabatino Moscati, Tiel naskiĝis Italio: profiloj de retrovitaj popoloj, Internacia eldonejo, Torino 1998.
  • Giovanni Pugliese Carratelli, Italio, omnium terrarum alumna, Garzanti-Schewiller, Officine Grafica Garzanti Milan, 1990 1 .
  • Francisco Villar, La hindeŭropanoj kaj la originoj de Eŭropo, Bolonjo, Il Mulino, 1997. ISBN 88-15-05708-0

Rilataj eroj[redakti | redakti fonton]

  • Kulturo de la kastelaroj
  • Canegrate kulturo
  • Golasecca kulturo
  • Pra-Villanovana kulturo
  • Villanovana civilizo
  • Etruska civilizo
  • Nuraga civilizo
  • Daŭna civilizo
  • Prahistoria kaj protohistoria Italujo
  • Antikv-italoj
  • Peŭcet-civilizo
  • Arkeologiaj lokoj de antikva Italio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foje oni uzas ne propre la esprimon popoloj de antikv-italaj popoloj, kiu indikas nur parton de la popoloj kiuj loĝis en Italio dum la Ferepoko.
  2. Francisco Villar, Los indoeuropeos y los orígenes de Europa. Lenguaje e historia, Madrid, Gredos, 1991 (19962). Trad. it.: Gli Indoeuropei e le origini dell'Europa, Bologna, Il Mulino, 1997 (20082).
  3. J. P. Mallory, Douglas Q. Adams, Encyclopedia of the Indoeuropean cultures, pp. 315, 316, 317, 318, 319 (Italaj lingvoj).
  4. J. P. Mallory, Douglas Q. Adams, Encyclopedia of the indoeuropean cultures, pp. 544-546 (Stelae).
  5. J. P. Mallory, Douglas Q. Adams, Encyclopedia of the Indoeuropean cultures, pp. 53-55 (Bell Beaker).
  6. Andrea Cardarelli - The collapse of the Terramare culture and growth of new economic and social system during the late Bronze Age in Italy
  7. Presentdo de PowerPoint[rompita ligilo]
  8. Presentado de PowerPoint[rompita ligilo]
  9. Giacomo Devoto, Gli antichi Italici, Firenze, Vallecchi, 1977, p. 70.
  10. 10,0 10,1 Plinio la Maljuna, Naturalis Historia, III, 38.
  11. Elimo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]