Popoloj de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Popoloj de iama USSR)

La Popoloj de Sovetunio estis centoj ene de 15 sovetiaj respublikoj: Rusio, Ukrainio, Belorusio kaj Moldavio (orient-eŭropaj respublikoj), Litovio, Latvio, Estonio (baltaj respublikoj), Armenio, Azerbajĝano kaj Kartvelio en Kaŭkazio. Kazaĥio, Uzbekio, Taĝikio, Kirgizio, Turkmenio en centra Azio.

La ĉefaj popoloj estis rusoj, ukrainoj, belorusoj, latvoj, litovoj, estonoj, armenoj, kazaĥoj, taĝikoj, uzbekoj, moldavoj, kirgizoj, azeroj, turkmenoj, ĉuvaŝoj, ĉeĉenoj, judoj kaj multaj aliaj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj popoloj havas sian propran lingvon multaj el ili uzas la kirilan alfabeton kvankam la lingvo ne apartenas al la slava familio (la lingvo de la centraziaj respublikoj) pro influo de la rusigo dum la stalina diktaturo. Moldavoj parolas la rumanan en moldava varianto. Litovoj kaj latvoj parolas baltajn lingvojn, estonoj ugrofinnan lingvon, parenca al la finna kaj hungara lingvoj.

Religio[redakti | redakti fonton]

La plimulto apartenas al la ortodoksa religio en Rusio, Ukrainio, Belorusio, Moldavio kaj rusoj loĝantaj en eksaj sovetiaj respublikoj; islama en kelkaj partoj de Rusio (Tartario kaj Ĉeĉenio) kaj la centraziaj respublikoj, juda (la juda komunumo kun centoj da miloj), armena apostola en Armenio, Kartvelio kaj Azerbajĝano kaj uniataj katolikoj en Ukrainio.