Scienca popularigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Populara scienco)

Per scienca popularigo oni celas la fakon de amaskomunikado kiu klopodas disvastigi la sciencan kulturon sen specifaj edukaj celoj, por kreskigi la ĝeneralan percepton pri la graveco de scienco kiel homa agado kaj plifortigi ties radikiĝon en socio.

Modernaj strategioj[redakti | redakti fonton]

Dum ĵurnalismo kaj institucia komunikado (ekzemple fare de ministrejoj kaj esplorejoj) sekvas la klasikan modelon de unudirekta komunikado, en pluraj kuntekstoj populariĝas ambaŭdirektaj spertoj, kie oni envolvas la publikon per manaj, interaktivaj, partoprenigaj agadoj kaj duonfaka ĵargono; el tio fontas kelkaj modernaj specoj de scienca popularigado, kiel laborejoj baziĝantaj sur manlaborado kaj aparte celantaj la junularon, sciencaj kafejoj (kie sciencistoj babiladas en neformalaj medioj kiel kafejoj kaj trinkejoj), partoprenigaj forumoj, rolludoj.

Tiuj ĉi komunikmanieroj estas ofte prezentataj okaze de sciencaj festivaloj.

Popularigantoj de scienco[redakti | redakti fonton]

Sciencaj Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Organizaĵoj, institucioj, televidaj serioj, revuoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]