Porcelano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
porcelana fontano en la piedira zono de la urbo Selb en la pleja oriento de Bavario

Porcelano estas ceramika substanco delikata, diafaneta, bakita el kaolino. Ĝi estis unue malkovrita kaj fabrikata en Ĉinio, kaj ankaŭ en Eŭropo en Saksio, Limoĝo, poste de la 18-a jarcento, post kiam la germano Ehrenfried Walther von Tschirnaus malkovris kaj diskonatigis ĝin en Eŭropo.

parto de porcelana servico kun bildo de mevo de la jaro 1895 el la Reĝa Metia Produktejo Kopenhago. Tiu ĉi dezajno poste konsideriĝis la "nacia dania" servico.

La vorto porcelano devenas de la samnomaj porcelanaj konkoj, la cipreedoj, pro la similaspekteco de tiu materiaĵo kun la konko de tiu mara molusko. La nomo mem de la molusko devenas el "porkino".

Laŭ Francisko Azorín porcelano estas Blanka substanco el bakita, delikata argilo, diafana k. sonora kiel vitro, ofte uzata por fari belajn objektojn.[1] Li indikas etimologion el la itala nomo de perlamota konko porcella (porketo), ĉar tiu konko similas tiel.[2]

Osta porcelano estas speco de porcelano kunmetita el osta cindro, feldspata materialo kaj kaolino. Ĝi estis difinita kiel "varo kun diafana korpo" enhavanta minimumon de 30% el fosfato derivita el besta osto kaj kalcia fosfato. Osta porcelano estas la plej forta el la porcelanoj aŭ porcelana ceramiko, enhavante tre altan mekanikan kaj fizikan forton kaj pezon-reziston, kaj estas konata pro ĝiaj altaj niveloj de blankeco kaj travidebleco. Ĝia fortikeco permesas ĝian produktadon en pli maldikaj transversaj sekcioj ol aliaj specoj de porcelano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 170.
  2. Azorín, samloke.