Pordego supra (Saalfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La pordego en 1963

La Urbopordego supra de Saalfeld, Germanio, estas parto de la relative bone konserviĝinta ĉirkaŭfortikaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La pordego troviĝas en la suda parto de la urbomuroj kaj unue menciitis en 1429 sub la nomo Oberköditzer Tor: tio ŝuldiĝas al setlejo Nähernköditz (hodiaŭ: Wüste Köditz) malfondita en 1435. Transdonis la aspekton de la iama pordego desegnoj de Matthäus Merian el la jaro 1650.

Laŭ li la svelta turo de la ĉefa pordego havis kvar etaĝojn kaj groptegmenton. Kvazaŭ samalta estis la oblikve alkonstruita antaŭ pordego. Ambaŭ turoj separitis per foso kun ponto kun po unu defendopado kaj embrazuroj. La urbopordego tre damaĝitis dum la fajrego de 1517 sed estis en kvar jaroj rekonstruita. Pli sortobata estis la dua granda urbofajro de 1727 post kiu la pordego ruiniĝis. Ne antaŭ la jaro 1738 iĝis ties rekonstruo, laŭ la modelo de la alikonstruita Pordego blankenburga (1726/27). La pordegoturo malaltiĝis je du etaĝoj kaj la spajro iĝis bulba. Krome fenestroj instalitis kun rigardo urbokernen. Restis neŝanĝita la transpasejo ogivarka. Memoras la barokan alikonstruon blazonoŝtono kun la saalfeld-a urboblazono.

En 1891 la urba konsilio decidis forigi ĉiujn urbopordegojn: feliĉe la landa suvereno mem, lia duka moŝto Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen), malpermesis la detruon de la Urbopordego supra ordonante ĝian restaŭron profundan. Nova restaŭroj estis en 1988 kaj 2006. En 1995 stratlaboristoj trovis arkeologiajn ŝpurojn de la antaŭpordego.

Hulber[redakti | redakti fonton]

Sude de la urbopordego troviĝas ekkonilo de la urbo, ŝtonego kiu simbolu la kromnomon de Saalfeld kiel "Ŝtona kroniko de Turingio".

Urbopordego malsupra pereinta[redakti | redakti fonton]

La en 1429 unue menciita Urbopordego malsupra (originale: Niederköditzer Tor) damaĝitis ege en 1517 kaj parte malkonstruitis en 1722. Sur ĝiaj fundamentoj konstruitis trabfakaĵo kun transpasejo: la tuto servis kiel loĝejo kaj, dum al 19-a jarcento, kiel hospitaleto. La vere lastaj ŝpuroj de la antaŭpordego malaperis en 1887 (post malkonstruo en 1824).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informtabuloj en la urbo.