Porjon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porjon
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
Poŝtkodo 33413 – 33427
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 101 852  (2015) [+]
Loĝdenso 179 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 20′ N, 126° 37′ O (mapo)36.333333333333126.61666666667Koordinatoj: 36° 20′ N, 126° 37′ O (mapo) [+]
Areo 569,01 km² (56 901 ha) [+]
Porjon (Suda Koreio)
Porjon (Suda Koreio)
DEC
Porjon
Porjon
Situo de Porjon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boryeong [+]
vdr
Marbordo kun haveno en Porjon

Porjon (koree 보령시, laŭ ĉinaj literoj 保寧市) estas havenurbo kaj urbego en Sud-Koreio. Porjon estis pli frue konata kiel Daĉon.

Poŝto en Porjon

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Porjon situas en la okcidenta parto de la lando sur ebenaĵo laŭ la Flava Maro. La teritorio de la urbo inkluzivas plurajn malgrandajn insulojn en la Flava Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historiaj tempoj tiu loko apartenis al diversaj regnoj. Porjon ekzistas en la nuna areo depost diversaj administraj ŝanĝoj en 1986. La statuso de la urbo estis akirita en 1995.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Porjon estas grava turisma celloko de la lando. Estas ankaŭ iom da fiŝkaptado kun merkatoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Porjon havas fervojan stacidomon, kie rekte povas vojaĝi al Seulo. Pramoj trafikas inter la haveno kaj la insuloj. Estas buslinio inter la urbego kaj strandoj (3-12 km).

Stacidomo en Porjon

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Porjon pluvas aŭ neĝas jare po 1244 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter junio-septembro. La averaĝa jara temperaturo estas 12,4 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas, en aŭgusto la averaĝa temperaturo atingas la 30 °C.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • sablaj maraj strandoj
  • insuloj kun feriejoj kaj aliaj turismaj infrastrukturoj
  • kotfestivalo

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans