Pornokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pornokratio estas termino italdevena, kiu indikas registaron kiu karakteriziĝas per la forta influo de la kurtizanoj en la publikaj aferoj. Laŭvorte ĝi signifas: "registaro de prostituitinoj". La termino ankaŭ uziĝas por nomi koruptan registaron.

La vorto estis ekuzita en la 16a jarcento de la kardinalo Cezaro Baronio, kaj per ĝi li aludis etapon de la historio de la Katolika Eklezio kiam la influo sur la papo estis ekzercita de du virinoj: Teodora, edzino de la romia senatano Teofilakto la 1-a, kaj ilia filino, Marozia.

La karakteriza trajto de pornokratio ne konsistas el interŝanĝoj de favoroj por atingi seksumajn privilegiojn, ĉar tion jam estis en ajna rilato inter povulo kaj ties konkubino. Ankaŭ ne temas pri la politika rolo kiun la konkubino povas havi pere de la kaŝa influo al la povuloj, ĉar ĝi estis komunaĵo inter la edzinoj aŭ amantoj de regantoj laŭlonge de la historio. La pornokratio estas la kapablo de la konkubino por krei personan povon tra la seksa rilato kun reganto. Tiu ĉi povo anstataŭas eĉ la aŭtoritatecon de la reganto kaj eĉ postvivas la reganton mem.

La pornokratio sendpendas de la genro kaj la seksa orientiĝo de la protagonistoj: ankaŭ ĝi povas disvolviĝi en la kazo de la pov-rilatoj inter virinoj kaj favorataj korteganoj, kaj ankaŭ inter samseksaj korteganoj.

La papa pornokratio[redakti | redakti fonton]

Tiu periodo, konata kiel Saeculum obscurum (nigra jarcento) kaj kiel “roma regado de la kurtizanoj”, aŭ kiel “regado de la prostituitinoj”, komenciĝis en la jaro 904 per la elekto kiel papo de Serĝo la 3-a. Laŭ kelkaj aŭtoroj, ĝi finiĝis en 935, kiam la papo Johano la 11-a, filo de Marozia, kaj ŝi mem estis enkarcerigitaj de Alberiko la 2-a, ankaŭ filo de Marozia (el la unua geedziĝo). La papoj dum tiu ĉi periodo estis: Serĝo la 3-a, Anastazio la 3-a, Lando, Johano la 10-a, Leono la 6-a, Stefano la 7-a kaj Johano la 11-a.

Laŭ aliaj aŭtoroj, tiu ĉi periodo daŭris ĝis 964, inkluzivigante la papregadoj de Leono la 7-a, Stefano la 8-a, Mareno la 2-a, Agapeto la 2-a kaj Johano la 12-a, kiuj estis markitaj de nova influo: tiu ekzercita de la filo de Marozia, Alberiko la 2-a.