Porpastra Seminario de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La seminario en 2011.
La ĵus konstruita seminario en 1957.

La Erfurta Seminario Porpastra estas trejnadejo en la turingia ĉefurbo por estontaj romkatolikaj pastroj el la diocezoj de orienta Germanio. Establintoj estas la (ĉef-)episkopujoj de Berlino, Dresden-Meißen, Erfurt, Görlitz kaj Magdeburg, kie nuntempe vivas sume ĉ. unu miliono da katolikoj.

Dum la vintra semestro 2010/11 estis 30 alumnoj en la domo, el kiuj tamen nur 15 internuloj. Ilin akompanadas t.n. Dom-gvidanto (Regens) kaj Spirita mentoro (Magister spiritus), sacerdoto responsa pri la enkondukado en la spiritan vivon, pri la subteno de la vokiĝoj kaj la klerigado pri la necesaj virtoj al la kandidatoj.

Trejnado[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 1993-a jaro la seminario erfurta gastigis kaj la alumnejon kaj la instruejon. Ĝi post la Turniĝo ricevis staton de ŝtate agnoskita altlernejo kaj enkorpigitis la 1-an de januaro 2003 kiel la kvara fakultato en la Universitaton de Erfurto. Krom la faka instruado ĉeuniversitate la seminario prizorgas la spiritan edukadon kaj la praktikan preparon al la sacerdota profesio. Tio estas garantiita ankaŭ per diversaj staĝoj.

De post la malfermo de la pastoralaj seminarioj de ĉe Huysburg (apud Halberstadt) en 1992 kaj de Neuzelle en 1993 iliaj animzorgadaj instrublokoj okazas ankaŭ en Erfurto. Ekde 2008 la seminarioj de Erfurto, Fulda kaj Paderborn organizas opan pastoralkurson por diplomitaj teologoj preparotaj por la ordino. Ekster tio okazas tie ĉi ankaŭ la pluklerigadaj kursoj por kapelanoj kaj freŝbakitaj paroĥestroj. Tamen en 2006 la Ĉefepiskopujo de Berlino denove ekhavis propran pastoran kursaron. Ĉiukaze eblas konsideri la erfurtan seminarion plenseminario kun kompleta gamo da ofertoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la specifa eklezia situaco en Meza Germanio, la porsacerdota edukado estis dissemita diversloke (ekz. ankaŭ en PaderbornVroclavo).

Post la divido de Germanio en la kuro de la Malvarma Milito novaj problemoj estiĝis, aparte de post la 1-a de oktobro 1951, kiam oficialuloj de GDR malpermesis la hejmeniradon de en Uesta Germanujo trejnitaj seminarianoj. Tio necesis establi proprajn alumnejojn en GDR.

Ideo fondi fakultaton pri teologio forĵetitis baldaŭ pro la ebleco de politika intermiksado koncerne la disdonadon de postenoj ĉekatedre. Jam en la 4-a de decembro 1951 oni decidis starigi seminarion por edukado filozofia-teologia sub la formo de internulejo ligita kun kaj celita al klerigado de venontaj sacerdotoj. Bonvenigendus kandidatoj de ĉie ajn en GDR. Post malfacilaj intertraktoj kun la orientgermana registaro estis elektita Berlin-Biesdorf. Sed nur 4 tagojn antaŭ la por la 6-a de majo 1952 planita inaŭguro la oficialuloj komunismaj anoncis ke tio ne povus okazi: ĉar Berlino havus specialan statuson GDR-a seminario ne povus esti tie. Nun urĝis la tempo por trovi anstataŭan lokon por eviti prokrastiĝon de porpastra klerigado. Akre interparolinte kun la ŝtatuloj, la ekleziuloj finfine igis Walter Ulbricht subkribi en la 4-a de junio 1952 permeson pri malfermo de provizora teologia altlernejo en Erfurto. Estis pridiskutitaj kaj aliaj lokoj, i.a. la monaĥejo de Nia Kara Sinjorino en Magdeburg.

Jam unu tagon poste, en la 5-a de junio 1952, la berlina episkopo Wilhelm Weskamm dum solena pontifika meso anoncis la ekon de la akademia vivo. Malgraŭ kompleta necerteco pri kontinuo post la 30-a de junio oni mire sukcesis dungi ĝis la fino de la monato tri docentojn por la 38 enmatrikuliĝintaj sacerdotiĝkandidatoj. Por forteni troan ŝtatan influon oni jam en julio 1952 rezignis pri instalo de ŝtate agnoskita altlernejo kaj kontentiĝis pri pure eklezia instituto. En la 13-a de aŭgusto 1952 finfine Otto Grotewohl aprobis la fondon de Katolika Porpastra Seminario en Erfurto kiel plene funkcianta instruloko universitatsimila.

Domgvidantoj[redakti | redakti fonton]

  • Erich Kleineidam (1952–1959)
  • Alfred Bengsch (1959–1965)
  • Lothar Ullrich (1965–1975)
  • Karl-Heinz Ducke (1975–1986)
  • Bernhard Dittrich (1986–1996)
  • Ulrich Werbs (1996–2004)
  • Wolfgang Ipolt (2004–2011)
  • Christoph Karlson (ekde 2011)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]