Port Harcourt

| Port Harcourt | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| havenurbo urbego | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 500101–500272 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 3 325 000 (2022) [+] | ||
| Loĝdenso | 9 236 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 4° 46′ N, 7° 1′ O (mapo)4.7654667.016316Koordinatoj: 4° 46′ N, 7° 1′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 18 m [+] | ||
| Areo | 360 km² (36 000 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Port Harcourt estas urbo en Niĝerio. Ĝi estas la ĉefurbo de federacia ŝtato Rivers kaj havas ĉirkaŭ 1 148 753 loĝantojn (stato 1-an de januaro 2005). Port Harcourt estas unu el la 23 lokaj registaraj areoj en Rivers.
Geografio
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 4° 43′ N 7° 05′ O / 4.717 °N, 7.083 °O (mapo)
Port Harcourt situas sude de la lando, en la Niĝera Delto. Ĉefŝoseo kaj fervojo kuras al Enugu, krome estas ĉefvojo al Owerri kaj aliaj malpli gravaj vojoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis fondita en 1912 de la britoj sur la triba teritorio de Ijaw. Ĝi estis nomata post Lewis Vernon Harcourt, brita ŝtata sekretario pri la koloniaj aferoj de 1910-1915.
En 1995 oni ekzekutis la verkiston kaj civitjuriston Ken Saro-Wiwa en Port Harcourt
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La urbo havas gravan marhavenon kaj validas ankaŭ kiel naftourbo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Port Harcourt situas en tropika zono. La temperaturo varias inter 21-33 °C. Jare pluvas pli, ol 2 000 mm.




