Portala diskuto:Homoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Homoj po semajno", "Homoj po minuto(j)", "Homoj po tago"??? Mi tute ne komprenas la rolon kaj sencon de "po" en tiuj esprimoj? Ĉu eble la celita ideo estas "(la) homo de la semajno?" k.s.? Bertilow 06:20, 3. Dec 2006 (UTC)

Vi demandis ankoraŭ en la tempo, kiam estis en la portalo metita ŝablono {{redaktata}}. "Po minutoj" ka. estis labora nomo. Mi intertempe ŝanĝis ilin al nuna (artikoloj ŝanĝiĝantaj po minutoj...) nomo. Ĉu nun tio estas pli bona? --Petr Tomasovsky 16:57, 3. Dec 2006 (UTC)

Mi eĉ ne komprenas, kion vi celas. "Artikoloj ŝanĝiĝantaj po minutoj" devas iel signifi, kaj al ĉiu artikolo ŝanĝitanta iel rilatas pluraj minutoj. Tio tamen tute ne estas sencohava. Eble indas, ke vi legu la klarigojn pri "po" en PMEG. Mi supozas, ke vi celas ion tute alian, kion "po" neniel povas esprimi. Sed kion? Bertilow 00:45, 4. Dec 2006 (UTC)