Portala diskuto:Pedofilio/Ĉu vi sciis, ke.../12

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fakte la aserto ke pedifilio ne estas kondamnita en la Biblio estas grava mensogo. Ekzistas multaj lokoj en la biblio, kie pedofilio rekte kaj ne rekte estas kondamnita. Same validas por la korano. Mi citas ĉi-tie nur unu solan ekzemplon: Ekezmple Korintanoj 6,9 tekstas: Aŭ vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj .... heredos la regnon de Dio. - simile tekstas Timoteo 1/10 ... kaj memkompreneble kaj korano kaj biblio kondamnas seksumadon ekster geedziĝo ĝenerale, do tio nature inkluzivas pedofilion. La aserto do evidente estas glorigo de pedofilio!DidiWeidmann (diskuto) 21:27, 28 Dec. 2013 (UTC)

Por kompletigo: Suro 24, verso 2 antaŭvidas por adultado (tio ja inkluzivas pedofilion) 100 vipofrapojn - do teruran punon! Tiom pri la pravo de la aserto de Pangea!DidiWeidmann (diskuto) 21:46, 28 Dec. 2013 (UTC)
Kion diras tiu ĉi uzanto ja estas sensenca. La Biblio kondamnas pedifilion NENIE. Eble tiu ĉi uzanto preferus, ke la Biblio kondamnus pedifilon ie, sed tio ne okazas, nur Dio scias kial. Vortoj kiel pedofilio, pederastio aŭ aludoj al pederastiaj rilatoj simple APERAS NENIE en la Biblio. Korintanoj 6:9? Nenie mencias pedifilion nek ion similan tiu fama versiklo. Ankaŭ ne Timoteo, nek alia libro, fragmento aŭ versiklo de la Biblio. La Biblio tutsimple NENIEL KAJ NENIE parolas pri pedofilio. Same pri la Korano. Adultado ne estas pedifilio kaj estas same absurda ligi tiun suron al pedofilio, kiel ligi Korintanojn 6:9 aŭ alian suron aŭ Biblia versiklon! Estas nekredeble kion oni devas legi! Kion pludiri? Tiu ĉi uzanto manipulas la realon, eĉ la Sanktan Skribon, laŭ lia konveno, sed la realo ne ŝanĝiĝos pro tio, nek la Biblio kaj Korano.--Pangea (diskuto) 01:47, 29 Dec. 2013 (UTC)
Mi fakte jam plurfoje donis la referencojn kaj mi ĉi-tie remetas citaĵon el la Biblio, kiu estas evidenta pruvo pri la falseco de la asertoj fare de Pangea: Korintantoj, ĉapitro 6, alineo 9 kaj 10 tekstas jene (en la esperanto-traduko de la londona biblia societo): Aŭ ĉu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompiĝu: nek malĉastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj [tio ja inkluzivas pedofilion], nek molmoruloj, nek viruzaĉantoj [tiel ĉi-tie estas tradukita la greka vorto por knabamanto - la germanlingva lutera biblio tradukas per Knabenschänder kaj tio estas precize unu el la germanlingvaj vortoj por pedofilio], nek ŝtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio. Tamen Pangea plu ripetadas sian falsan aserton kaj simple plupretendas, ke tio ne troveblas en la Biblio. Kion fari kun persono, kiu malgraŭ la prezentado de la skriba pruvo pluasertas, ke lia pretendo esgtas ĝusta? Malvero ne fariĝas vera, nur ĉar Pangea ĝin multfoje ripetadas. Jen vi vidas ja la biblian tekson, kaj vi pova ĝin mem en la Biblio kontroli.DidiWeidmann (diskuto) 20:04, 29 Dec. 2013 (UTC)
Jen interesa anglalingva artikolo pri la greka vorto tradukita en la Esperanta Biblio per "viruzaĉantoj" kaj en la nuntempa versio de la germanlingva Lutera Biblio per "Knabenschänder". Konklude, la preciza signifo de la vorto ne estas konata. (La artikolo mem skribas: "Because the word is so rare, its exact meaning is probably lost forever. However, some scholars have worked hard to make an educated guess." Poste la artikolo mem prezentas argumentojn por la opinio ke la vorto signifas "viro, kiu sekse trudas sin al aliaj".) Oni do ne povas uzi tiun Biblian pecon kiel pruvon por tio, ke la Biblio kondamnas pedofilion.
Tamen mi ja vidas problemon en tio, ke en la "Ĉu vi scias"-sekio (ame kiel ŝajne multloke en la portalo kaj la ligitaj artikoloj), estas menciataj multaj faktoj, kiuj povas doni la impreson ke pedofilio estas io ne vere malbona kaj nejuste kondamnata de multaj, dum estas rimarkebla silento pri la faktoj, kiuj klarigas kaj pravigas la ĝeneralan kondamnon de amoro kun infanoj. Por igi la portalon kaj la artikolojn pli neŭtralaj, pli bona metodo ol forigi faktojn de la unua speco estus aldoni faktojn de la dua speco, ekzemple menciojn pri la suferoj kaŭzitaj eĉ de infanamorantoj kiuj opiniis sin respektemaj al infanoj, aŭ informojn pri la psikologia subteno al antaŭaj viktimoj de infanseksperfortado. (Oni tamen penu distingi inter pedofilio, kiu estas la emo al seksa rilato kun infano, kaj la efektiva seksa rilato kun infano; dum la emo estas nepraktikata, kiel ĉe la plej multaj pedofiliuloj, ĝi ne estas kondamninda; bedaŭrinde tiu distingo en la publika diskuto pri pedofilio estas ofte ignorata.) Marcos (diskuto) 11:23, 6 Jan. 2014 (UTC)
Pli bona metodo ol forigi faktojn pri pedofilio de la una speco