Portalo:Aŭstralio/Informoj por vizitantoj
Veturado[redakti fonton]
Oni veturas maldekstre. Kondukpermesilo de transmara lando estas akceptata; aŭtoluantaj komapnioj postulas validan eksterlandan aŭ internacian permesilon.
Gratifikado[redakti fonton]
Se vi deziras, vi rajtas doni trinkmonon por speciala servo. Ne estas aŭstralia kutimo, sed en restoracioj oni ordinare donas al kelneroj trinkmonon de 10% de la kalkulo. Hoteloj kaj restoracioj ne aldonas servkostojn al kontoj.
Akvo[redakti fonton]
Aŭstralia kranakvo estas sendanĝere trinkebla. Lakto estas pasteŭrizita. Biero estas malvarmigita.
Mezurunuoj[redakti fonton]
Oni nu uzas la metran sistemon.
Elektro[redakti fonton]
220/250 voltoj A.K., 50 cikloj. Ŝtopiloj estas 3-pinglaj. La ĉefaj hoteloj havas ŝtopilingojn de 110 voltoj por raziloj. Enpaku konvertilon kaj adaptilon por aliaj aparatoj.
Internaciaj kreditkartoj[redakti fonton]
American Express, Diners Club, Carte Blanche.
Vojaĝĉekoj[redakti fonton]
Facile ŝanĝeblaj en bankoj kaj hoteloj.
Sano[redakti fonton]
Ne ekzistas apartaj sanecaj problemoj; medicinaj niveloj estas altaj. Elspezoj de vizitantoj por kuracisto aŭ hospitalo ne estas pagendaj de ia ajn aŭstralia sansekura organizaĵo. Antaŭ ol forlasi vian hejmlandon, nepre aranĝu adekvatan sanasekuron.