Portalo:Aŭstralio/Provu la kamparon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekster la urboj aŭstralianoj vivas laŭ propra tradicio en mondo de vastaj ŝaf- kaj brut-bienoj, de facilanimaj efemeraj amikecoj en kamparaj trinkejoj, de foja radiokomunikado far la "fluganta kuracisto" aŭ radio-lernejo, la pejzaĝa grandiozo de la Centro kaj Nordo, la eksplodiga agado ĉe la grandegaj minejoj disrompanta montojn da fero. Ĉi tio povas esti kruda, severa, elementa, sed bonveniga Aŭstralio. Turistoj neniel falsigas ĝin. Via sperto pri la vivo ĉe brut- aŭ ŝaf-bieno povas estisame vivoplena kaj nekutima kiel Aŭstralio mem.

Granda barilrifo
Granda barilrifo

Kontraste la densaj tropikaj arbaroj de la nordoriento ne perdas belecon, ĉar kamero registras tiun belecon. Nek la submara ĝardeno de la Granda barilrifo, enorma kaj ankoraŭ parte nemapita natura marrezervejo. Aŭstralio signifas ŝanĝon. Unuflanke, prahistoriaj desegnoj en antikva rokgalerio; aliflanke, luksa ferieja hotelo. Vi povos kuiri super kampfajro sub la konstelacioj de l' suda ĉielo aŭ malstreĉiĝi en korpa komforto en amika hotelo survoje.