Portalo:Eŭropo/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eŭropo estas geologie kaj geografie duoninsulo, formanta la plej okcidentan parton de Eŭrazio. Ĝi estas kutime konsiderata kontinento, kio, ĉi-okaze, estas distingo pli kultura ol geografia. Eŭropo estas limigata norde de la Arkta Oceano, okcidente de la Atlantika Oceano, sude de la Mediteranea kaj la Nigra Maroj, kaj oriente de la Uralaj Montoj kaj la Kaspia Maro.

Se konsiderata kontinento, Eŭropo estas la dua plej malgranda kontinento en la mondo aree - ĝi vastas 10.600.000 kvadratajn kilometrojn (41.40.625 kvadrataj mejloj). Nur Aŭstralio pli malgrandas. Loĝantare tamen Eŭropo estas la tria plej granda kontinento post Azio kaj Afriko. La loĝantaro de Eŭropo en 2003 estis proksimume 700.000.000: tio estas 10% de la monda loĝantaro.

Bildo de la monato (aprilo)
Lumturo de Cabo da Roca, Portugalio, la plej okcidenta loko en Eŭropo.



reiru al la ĉefpaĝo