Portalo:Historio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Portalo pri Historio

red.

Disambig.svg Malambiguigo - Se vi serĉas aliajn signifojn, vidu:

Historio, - disertaĵo de Iōannēs la 6a Kantakouzēnos

Historio, - muzika unuopaĵo de la grupo Kalafina

Historio, - la rakonto de Isaac Asimov en 1941.

„ Historio estas la scienco de la homoj dum la tempo.“ (Marc Bloch: Pardonpeto de historio)

Alegorio de historio, de Nikolaos Gysis, 1892

Historio (greke ἱστορία [istoria], kun la signifo "enketo, scio akirita per enketo") estas la studo pri la pasinteco, ĉefe rilate al homoj.

La termino pli ĝenerale rilatas al la eltrovaĵo, kolektado, organizado, kaj prezentado de informoj pri pasintaj okazaĵoj. La esprimo inkludas kosman, geologian, kaj organisman historiojn, sed ofte estas senmarke implicita por signifi homan historion. Akademianoj kiuj verkas pri historio estas nomitaj historiistoj. 

La okazaĵoj okazantaj antaŭ ol skriba registro estas konsideritaj kiel prahistorio. La tutan verkaron pri historio aŭ pri iu specifa historia subjekto oni nomas historiografion.

Artikolo de la monato (novembro)

red.

La baziliko

La baziliko Sankta Johano de Laterano (itale Basilica di San Giovanni in Laterano) estas la katedralo de la diocezo de Romo, kaj la oficiala eklezia sidejo de la episkopo de Romo, (la papo). Ĝi estas la plej grava el la kvar bazilikoj de Romo, kaj la plej antikva: en la jaro 324 la Baziliko Sankta Johano de Laterano estis solene konsekrita fare de papo Silvestro la 1-a.

Kiel katedralo de la episkopo de Romo, ĝi entenas la papan tronon (Cathedra Romana) kaj estas la plej altranga preĝejo de la tuta romkatolika preĝejaro. Ĝi eĉ superas la bazilikon Sanktan Petron.

Bildo de la monato (novembro)

red. La itala kavalerio eniras Trenton la 3an de novembro 1918 Okazis en novembro 1918

La itala kavalerio eniras Trenton

Ĉu vi scias...

red.

La korto de la malnova domo en Munkeno, pentrita de Hitler en 1914

Eble ne ĉiuj scias, ke krom esti unu el la plej danĝeraj diktatoroj en la historio, Hitler havis ŝatokupon desegni kaj pentri kaj aktivis tiusence de 1904 ĝis 1914. Bedaŭrinde liaj artaj aspiroj daŭris mallonge, ĉar li estis malakceptita du fojojn ĉe la Viena Belarta Akademio.

Laŭ la revuo " Life", kiu analizis Hitler-on kaj liajn pentraĵojn en 1936 kaj 1939, li pentris centojn da verkoj. Kelkaj liaj pentraĵoj estis reakiritaj post 2-a Mondmilito kaj venditaj aŭkcie kontraŭ dekmiloj da usonaj dolaroj; aliaj estis kaptitaj de Usona Armeo kaj ankoraŭ estas tenataj de la registaro de Vaŝingtono.

Laŭ tio, kio estis publikigita en la Blua Libro , ŝajnas, ke en aŭgusto de 1939, tio estas, en la varmaj tagoj antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito, Hitler diris al la brita ambasadoro Neville Henderson "Mi estas artisto kaj ne politikisto. Post kiam la pola afero estos solvita, mi volas fini mian vivon kiel artisto".

Mindaugas la 2-a de Litovio

red.

Mindaugas la 2a de Litovio

Mindaugas la 2a de Litovio, naskiĝis en Monako-malnova urbo (Princlando Monako), kaj mortis en Rapallo (Italio) la 24an de marto 1928; li estis la nura reĝo de Litovio en la 20-a jarcento.

Naskita kiel germana princo Vilhelmo de Urach, li kreskis kaj pasigis la plej grandan parton de sia junaĝo en Monako, kie lia patrino Florestina estis reganto de la princlando. Wilhelm kreskis do kulture franclingva.


En montrofenestro

red.

Busto de Julio Cezaro en la Nacia Arkeologia Muzeo de Napolo.
Aktualaĵoj pri Historio
Kunlabori
Vikiprojektoj
Kategorioj
???
Aliaj portaloj

red.