Portalo:Homoj/Elektitaj etnoj/09

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inuita virino 1907
Inuita virino 1907

Inuitoj (inuite, Inuk (sg.), Inuit (pl.)), indiĝena popolo de Siberio, Alasko, nordaj partoj de Kanado (Jukonio, N.O.T., Nunavuto, kaj norda Kebekio), kaj Gronlando.

La inuitoj (kun la jupikoj) estas la idoj de la lasta grupo (la Sivullirmiut, "unuaj homoj") kiu venis trans la Beringa Markolo de Azio al Nordameriko, antaŭ proksimume 10 000 jaroj. Ilia parenceco kun indianoj estas malproksimega, kaj ili ne estas konsiderataj indiana etno. Ili parolas la inuitan lingvon.

En Kanado kelkaj inuitoj ne volas esti nomataj per la algonkina vorto "eskimo"; ili preferas la proprajn vortojn "inuit" kaj "inuk".