Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/04

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milla Jovovich
Milla Jovovich

Militza Natasha JOVOVICH (* 17-a de decembro de 1975 en Kievo, Ukrainio; ruse: Милла Наташа Йовович, Milla Nataŝa Jovoviĉ) estas ukraindevena usona fotomodelino, aktorino, muzikistino kaj dezajnistino.

Ŝi estas unu el la internacie plej konataj fotomodeloj, kiu ankaŭ sukcesa kiel aktorino. Ekde 1994 havas ŝi usonan ŝtatanecon. Ŝi parolas serbe, ruse, france, angle.

Ŝiaj gepatroj estas la serba kuracisto Bogić Jovović kaj la rusa aktorino Galina Loginova Jovović. Ŝia familio translokiĝis en ŝia 5-a aĝo al Sakramento, Kalifornio. Ŝia patrino kuraĝigas ŝin jam fruaĝe por iĝi aktorino. Kiam ŝi aĝas 9, ekvizitas instruon pri aktorludo.