Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/20

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Christophe LAMBERT estas franca aktoro naskiĝinta la 29-an de marto 1957 en Great Neck, Novjorko, Usono. La aktoro kiu ankaŭ nomiĝas Christopher Lambert nun vivas inter Francio kaj Usono.

Kiel filo de belgino kaj infana psikologo kaj pli posta franca diplomato en UN li kreskis en Ĝenevo. Kiam li estis fininta sodatan militservon ĉe montara gardistaro en Grenoblo, li partoprenis staĝon de banka oficisto en Barclay’s Bank en Londono. Kiel deknaŭjara li forveturis Parizon, kie li laboris en butiko de unu sia konatino studante aktorecon en Ŝtata konservatorio de drama arto.

De komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento li kolektis en Francio la unuajn aktorajn spertojn en televido kaj antaŭ filma kamerao. Internacian sukceson tuj alportis al li staturo de Tarzano.