Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/23

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Afric Simone devenas el orienta marbordo de Afriko, el Mozambiko, li elkreskis en urbo Lourenço Marques; ĉi tie li ankaŭ unuafoje prezentis sin sur podio. Por sia estonta profesio li akiris gravajn spertojn en Londono, kie li agadis kiel kantisto kaj ĉefe artista klakdancisto (memkompreneble kun bezona bastoneto). Kiam li estis transloĝiĝinta en kontinentan Eŭropon, li surdiskigis sian unuan malgrandan gramofondiskon (Barracuda) kaj al sia surprizo li venis kun ĝi ĝis pinto de la plej ŝatataj gramofondiskoj en Venezuelo. Li karakterize realiĝis ankaŭ en Bolivio, Peruo, Kolombio kaj Brazilo - en Venezuelo kaj Kolombio li akiris Oran diskon.