Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/27
Thabo Mvuyelwa MBEKI (naskiĝis la 18-a de junio 1942) estas nun la prezidento de la Sud-Afrika Respubliko.
Li naskiĝis en Transkei-a regiono de Sud-Afriko, estis filo de Govan Mbeki (1910–2001), forta apoganto de la Afrika Nacia Kongreso (mallongigo ANC laŭ la angla) kaj de la Sud-Afrika Komunista Partio. Mbeki havas la gradon de majstro de ekonomio ĉe la Universitato de Sussex.