Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/38

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo el La naskiĝo de Venuso, Bouguereaus
Detalo el La naskiĝo de Venuso, Bouguereaus

Venuso, ankaŭ foje nomata Venera, estis malgrava diino en Romo, ĝis la romanoj identigis ŝin al la bela greka diino pri Amo kaj Beleco, Afrodito. Tiam Venuso fariĝis grava diino. Ŝia latina nomo estas Venus, kaj pro sia beleco ŝi donis sian nomon al Venuso, la plej bela kaj hela planedo en la ĉielo.

Venuso edziniĝis al la lama dio Vulkano. Sed Venuso ankaŭ amis la dion Marso, kaj ŝi naskis Kupidon, la juna dio pri Amo.