Portalo:Homoj/Homoj po semajno/21

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sir Arthur Conan Doyle
Sir Arthur Conan Doyle

Sir Arthur Conan DOYLE [artfur koŭnen dojl], esperante Arturo Konano Dojlo, (naskiĝis la 22-an de majo 1859, mortis la 7-an de julio 1930) estis brita kuracisto kaj verkisto.

Doyle naskiĝis en Edinburgh. Post sia studo pri medicino en la universitato de sia hejmurbo, Doyle en 1880 komencis labori kiel ŝipkuracisto. Ekde 1882 li praktikis en Southsea (proksime al Portsmouth). Por gajni pli da mono, li komencis verki kaj publikigis en 1887 sian unuan krimrakonton "A Study in Scarlet", kun Sherlock Holmes kiel detektiva protagonisto. Post pluraj literaturaj sukcesoj, li en 1891 finis la laboron kiel kuracisto kaj dediĉis sin plene al la verkado.