Portalo:Homoj/Homoj po tago/2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milan Rastislav Štefánik
Milan Rastislav Štefánik

Milan Rastislav Štefánik (naskiĝis la 21-an de julio 1880 en Košariská - mortis la 4-an de majo 1919 en Ivanka pri Dunaji) estis slovaka astronomo, politikisto kaj generalo de franca armeo.

En la jaroj 1913 - 1918 li organizis ĉeĥoslovakajn legiojn en Serbio, Rumanio, Rusio, Italio kaj en 1918 kontraŭsovetan intervenon en Siberio. Li estis ano de Nacia konsilantaro en Parizo kaj la unua ĉeĥoslovaka ministro de nacia defendo. Li estas komune kun Tomáš Garrigue Masaryk kaj Edvard Beneš konsiderata kiel fondinto de Ĉeĥoslovakio. Li pereis dum aviadila katastrofo revenante en la patrujon.