Portalo:Homoj/Homoj po tago/28

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvador DALÍ
Salvador DALÍ

Salvador Domenec Felip Jacint Dalí Domenech (11-a de majo 1904 - 23-a de januaro 1989) estis grava kataluna artisto, plej konata pro sia superrealismaj verkoj kaj la emo provoki la publikon. La verkaro de Dalí estas rimarkinda pro okulfrapa kombino de bizaraj sonĝaj bildoj kun bonega pentrista kapablo influita de renesancaj majstroj. Dalí estis artisto kun grandaj talento kaj imagivo.

Dalí naskiĝis la 11-an de majo en la urbo Figueres, Katalunio, Hispanio, kiel filo de la riĉa kaj alte estimata mezklasano Salvador Dalí i Cusí (cetere, unu el la pioniroj de Esperanto en Katalunio).