Portalo:Homoj/Homoj po tago/9

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stan Laurel
Stan Laurel

Stan Laurel, propranome Arthur Stanley Jefferson, naskiĝis la 16-an de junio 1890 en Ulverston, Lancashire, Anglio. Li devenis el artista familio. Lia patro estis konata angla teatristo, gvidanta teatrajn grupojn, li verkis teatraĵojn mem rolante. Lia panjo estis ankaŭ sukcesa aktorino. Jam en sia deksesa jaro komencis Stan roli en glasgova teatro Pickard´s Museum. En 1907 okupis lin fama Fred Karno. En la sama jaro al Karno venis je alparolo de sia frato Sidney ankaŭ Charlie Chaplin. Ambaŭ junuloj poste komune kun la grupo de Karno vojaĝis kun siaj prezentoj tra la tuta Anglio. En 1910 ili entreprenis la unuan vojaĝon tra Usono kun tre sukcesa pantomimo Mumming Birds, kiun ili prezentis en Usono sub nomo Nokto en Angla music hall.