Portalo:Homoj provo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
HOMOJ
Audrey Hepburn Vlasta Kálalová-Di Lotti Grigorij Rasputin Jean Marais Milan Rastislav Štefánik

Biografia portalo

red.

Estu bonvenata en portalo pri homoj.
Naciaj enciklopedioj
Naciaj enciklopedioj

Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.


Hodiaŭ okazis

red. La 29-an de marto

Naskiĝis

Emmanuel Swedenborg
Emmanuel Swedenborg

Mortis

Artikoloj

Informoj

red.

Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky

Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝos

Se vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:


Artikolo de la monato

red.

Arthur Rimbaud en Harare en 1883
Arthur Rimbaud en Harare en 1883

Jean Nicolas Arthur RIMBAUD ([artÜr rẽbO]) estis franca poeto, naskita je la 20-a de oktobro 1854 en Charleville kaj mortis je la 10-a de novembro 1891 en Marseille.

Li naskiĝis je la 12, strato Napoléon en Charleville, kiu fariĝis « strato Thiers », antaŭ ĝi estis renomita antaŭnelonge « strato Bérégovoy ». Lia patro, Frédéric Rimbaud, armea kapitano, garnizonante en Mézières, partoprenis en la konkero de Alĝerio kie li akiris Honoran Legianecon. Li renkontis Vitalie Cuif, juna kamparanino venante el Roche, vilaĝo apud Attigny, kaj instaliĝinta en Charleville. Ili kune naskis 5 gefilojn (Frédéric, Arthur, Victorine, Vitalie et Isabelle), antaŭ ol la patro forlasis la familion.

Etnoj

red.

Asmato kun diademo el kuskuso
Asmato kun diademo el kuskuso

Asmat estas nomo de tribo de indiĝenoj, vivanta en Indonezio, sur Okcidenta Nov-Gvineo.

Proksimume 65 000 homoj de tribo Asmat vivas en duondolĉa delto, kiu donas fiŝojn, testudojn kaj krabojn. Asmatoj estis ĉiam la plej timigataj ĉasistoj de kranioj kaj kanibaloj. Bazo de ilia vivo estas por ili la morto de malamiko. Asmat-ow signifas veraj homoj diference de spiritoj de antaŭuloj kaj bestoj. Por kvietigi la spiritojn estas gravaj grandaj lignogravuraĵoj, riĉaj regaloj kaj militoj. La homa kapo estas forta fonto de energio, la plej grandan potencon havas kranioj de famaj batalintoj. Nokte la kranio fariĝas kaptuko, dormante oni estas sendefenda rilate al supernaturaj fortoj.

Listo de biografioj

Artikoloj ŝanĝiĝantaj po minutoj

red.

Marilyn MONROE (origine: Norma Jane MORTENSONBAKER) (naskiĝis la 1-an de junio, 1926, mortis la 5-an de aŭgusto, 1962) estis usona aktorino.

Monroe naskiĝis en Losanĝeleso, Kalifornio. Post malriĉa infanaĝo ŝi je la aĝo de 16 jaroj edziniĝis kaj eklaboris en aviadilfabriko. Tie ŝi ekkonis fotiston, fariĝis fotomodelo, blondigis siajn harojn kaj baldaŭ estis malkovrata de filmentreprenistoj. Sian pseŭdonimon Marilyn Monroe ŝi ekuzis en 1948, kiam ŝi unuafoje subskribis filmkontrakton.

Refreŝigu la paĝon por ekvidi alian biografion !

Artikoloj ŝanĝiĝantaj po semajnoj

red.

Kristoforo Kolumbo
Kristoforo Kolumbo

Kristoforo KOLUMBO (itale Cristoforo COLOMBO, portugale Cristóvão COLOMBO, hispane Cristóbal COLÓN, katalune Cristòfol COLOM, latine Christophorus COLUMBUS) estis ĝenova naviganto en la servo de Kastilio (naskita en 1451, mortinta en Valladolid en 1506). Liaj esplorvojaĝoj poste konsciigis la eŭropanojn pri la ekzisto de Ameriko, sed pro pluraj kialoj estas neĝuste nomi lin la malkovranto de Ameriko.

Fakte ne certas, ĉu li vere estis el Ĝenovo. Misteraj cirkonstancoj igis kelkajn opinii, ke li estis iu, kiu ŝajnigis la identecon de la vera Colombo post ŝippereo, kaj ke li eble estis portugalakataluna judo. Vere en siaj skriboj li neniam uzis la italan, sed strangan hispanan, kun multaj miksoj de portugalaj vortoj.

Artikoloj ŝanĝiĝantaj po tagoj

red. Amr Diab, arabe: عمرو دياب naskiĝis je la 11-a de oktobro 1961 en Port Said (bûr sacîd), Egipto. Lia plena nomo estas Amr Abd Al-Bassit Abd Al-Aziz Diab. Amr Diab estas populara araba kantisto.

Lian unuan kanton sesjara Amr Diab kantis en la radio. Tio kanto estas nacia himno de Egipto. Guberniestro estis tiom impresigita de bela kantado de juna kantisto, ke li donacis al Amr gitaron. Poste Amr Diab ekstudis la fakultaton de muziko en la Kaira Akademio de Artoj, kiun li abiturientigis en la jaro 1986. Poste li gajnis grandegan popularecon kaj verkis multe da albumoj.

Aliaj portaloj

red.

Forigu la konservejon por refreŝi la paĝon